Skolo de Notre Dame

La grupon de komponistoj, kiuj verkis apud la katedralo de Notre Dame en Parizo de ĉirkaŭ 1170 ĝis ĉirkaŭ 1250, oni nomas Skolo de Notre Dame.

La solaj komponistoj, kies nomo alvenis al ni, estas Leonin kaj Pérotin. Ilin mencias Anonymous IV, anonima angla muzikteoristo de la dua parto de la 13-a jarcento, kiel "la plej bonajn komponistoj de organumo", kiuj kompilis la kolektaĵon Magnus Liber. Anonymous IV donas ankaŭ valorajn informojn pri la muziko kaj la principoj de ĝia komponado. Pérotin estas la unua komponisto de organumo kvarobla — kvarvoĉa polifonio — almenaŭ la unua tia komponisto, kies muziko transvivis.

Leonin, Pérotin kaj la aliaj anonimaj komponistoj, kies muziko transvivis, estas reprezentantoj de la epoko de eŭropa muzikhistorio konata kiel la ars antiqua. La moteto estis unue disvolvita dum ĉi tiu periodo el la klozulo, kiu estas unu el la plej oftaj specoj de komponaĵoj en la Magnus Liber.

Kvankam muziko kun notacio transvivis en abunda kvanto, la interpretado de tiu ĉi muziko, aparte rilate la ritmon, restas disputata. Tri muzikteoriistoj priskribas la tiaman praktikon: Johannes de Garlandia, Franco de Kolonjo, kaj Anonymous IV; tamen ili ĉiuj skribis pli ol du generaciojn post kiam la muziko estis verkita, kaj eble ili trudis la siatempan praktikon, kiu tiam rapide evoluadis, al muziko kiu naskiĝis malsame. En multaj verkoj de la Skolo de Notre Dame la malsupraj voĉoj kantas longajn notojn dum la supra(j) voĉo(j) kantas treege ornamitajn liniojn, kiuj ofte uzas ripetajn ŝablonojn el longaj kaj mallongaj notoj konataj kiel "ritmaj modaloj".

Nuntempaj komponistoj kiel Steve Reich kaj Arvo PÄRT asertas, ke ili estas influitaj de la muziko de la skolo de Notre Dame.

Fontoj kaj plia legado redakti

  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. (ISBN 0393090906)
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. (ISBN 089917034X)
  • Artikoloj "Notre Dame School", "Organum", "Leonin", "Pérotin", The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. (ISBN 1561591742)