La skordaturo (ital. scordatura = aliagordaĵo) estas agordo de kordinstrumentoj deflankiĝa de la normo, kiu estas utiligata precipe ĉe violonoj kaj gitaroj.

Aranĝo de violono por la 11-a Rosenkranzsonate, jen oni interŝanĝis la A-kordon kun la D-kordo.

Violono redakti

La skordaturo permesas jam en malaltaj pozicioj la ludadon de malfcilaj akordoj kaj samtempe ebligas al la instrumento aliajn soneblecojn per tro-aŭ maltrostreĉo de la kordoj. Tamen kordo ne tuj agordeblas du tonojn pli malaltajn sen misagordigi post norma reagordado. Ĉi tio kaj la evoluigo de novaj fingroteknikoj verŝajne estas la kaŭzoj por la rezignado de ĉi tiu tekniko, kiu ĉefe utilis en la epoko inter 1600 kaj 1720.

Georg Philipp Telemann ankoraŭ uzis la skordaturon en kelkaj verkoj kaj esceptkaze Niccolò Paganini kaj Gustav Mahler, ankaŭ R. Schumann (op.47) kaj I. Stravinski ("La fajrobirdo"). Ludonte tiajn muzikaĵojn oni tenas pretaj duan aŭ plurajn diversagorditajn instrumentojn. Por plifaciligi la legadon, oni notas per prenskribo aŭ iaspeca tabulaturo, kiu ne laŭas la sonantan tonon. La violonisto prenas laŭ la notskribo kiel ĉe normagordita violono, sed pro la skordaturo eksonas aliaj tonoj.

Plej fama muzika ekzemplero el la baroka muziko estas la Rosenkranz- oder Mysteriensonaten de Heinrich Ignaz Franz Biber, en kiuj ĉi tiu preskribas 15 diversajn agordojn (vd. ĉisupran ilustraĵon).

 
Agordoj de la 16 Rosenkranzsonaten (rozariosonatoj) de Biber

W. A. Mozart notis la vjolovoĉon de sia „sinfonia concertante“ KV 320d en D-maĵoron, kvankam la peco sonas en E bemola. Ĉi tio malpliigas la teknikajn malfacilaĵojn por la solovjolo konsiderinde kaj ebligas pli altan sonan brilecon.

La skordaturo ankaŭ aperas en la popolmuziko; skotaj kaj norvegaj hardanger-violonistoj ŝanĝas la agordon de la du malaltaj kordoj, disponante tiel pri adekvata borduno.

Gitaro redakti

Ĉe gitaro skordaturo ankoraŭ estas ŝatata. Tipaj agordoj estas krom la normagordo „akordagordoj“ , kiuj ebligas atingi multajn aliajn akordojn per simplaj bareoprenoj.

Eksteraj ligiloj redakti