Skorpio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por informoj pri la samnoma konstelacio, vidu la artikolon Skorpio (konstelacio).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Skorpio
Scorpiones-01.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Chelicerata
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Subklaso: Dromopoda
Ordo: Skorpioj Scorpiones
C. L. Koch, 1837
Scorpiones distribution.png
Superfamilioj

Pseudochactoidea
Buthoidea
Chaeriloidea
Chactoidea
Iuroidea
Scorpionoidea

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Skorpio estas artropodo kun ok kruroj, parto de la ordo Scorpiones en la klaso Arachnida. Ili distingiĝas el aliaj araneoidoj per siaj antaŭaj fortegaj kruroj similaj al pinĉiloj kaj per venenaj pikiloj, kiujn ili havas sur la abdomena ekstremaĵo.

Ekzistas proksime 2000 specioj da skorpioj. Ili estas vaste distribuitaj sude de 49° N krom Nov-Zelando kaj Antarkto.

DevenoRedakti

Laŭ entomologiaj esploroj skorpioj ekzistas antaŭ pli ol 400 milionoj da jaroj. Skorpioj estis la unuaj artropodoj, kiuj sukcesis adaptiĝi ekster la akvo. Por tiu transiro la ekstera skeleto el ĥitino funkciis kiel ŝirmilo kontraŭ la mortiga sekeco de la korpo, kiam tiu insekto ekrampis sur la sekan terenon.