Skota Nacia Antarkta Ekspedicio

La Skota Nacia Antarkta Ekspedicio (angle Scottish National Antarctic Expedition) aŭ SNAE estis scienca ekspedicio al Antarkto organizita kaj estrita de William Speirs Bruce, naturalista sciencisto kaj eksa medicina studento el la universitato de Edinburgo.

La ŝipo de la SNAE-ekspedicio, Scotia, meze de frostakvo ĉe la insulo Laurie, en la Sudaj Orkadoj (1903-1904).

Kvankam ĝi ne famiĝis tiom multe kiom la ekspedicio Discovery, la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio sukcese plenumigis kompletan programon da scienca kaj geografia esplorado. Oni interalie ŝuldas al ĝi la fondon de la unua loĝita meteorologia stacio sur la antarkta teritorio, sed ankaŭ la malkovron de nova lando oriente de la Weddell-maro.