Skota Nacia Partio

partio en Skotlando

La Skota Nacia Partio (angle Scottish National Party; skotgaele: Pàrtaidh Nàiseanta na h-Alba; skote Scottis Naitional Pairtie) estas separatisma socialdemokratia politika partio en Skotlando, fondita en 1934 per kunfando de Nacia Partio de Skotlando kaj Skota Partio, kies celo estis skota memadministrado ene de la Britio. En la Eŭropa Parlamento, la partio alpartenas al la Eŭropa Libera Alianco, aliancanoj de la verduloj.

Skota Nacia Partio
emblemo
partio
Komenco 7-a de aprilo 1934 vd
Antaŭe Nacia Partio de Skotlando • Skota Partio vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Edinburgo
Ideologio

movado por sendependiĝo de Skotlando • socialdemokratio • skota naciismo • poreŭropismo

Ĉefestro(j) Humza YousafNicola SturgeonAlex SalmondAlex Salmond • John Swinney vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Filioj Junaj Skotoj por Sendependiĝo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Skota Nacia Partio
angle Scottish National Party
skote Scots Naitional Pairtie
skotgaele Pàrtaidh Nàiseanta na h-Alba
Emblemo de Skota Nacia Partio
partio
Lando   Skotlando
Estro Humza Yousaf (ekde marto 2023)
Fondiĝo 1934
Lingvo(j) Angla
Skota
Skotgaela
Koloro(j) flava
Ideologio Socialdemokratio, skota naciismo
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)
54 / 650
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj
54 / 59
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)
0 / 813
Retejo www.snp.org
vdr

La partio havas plejmultojn de sidlokoj en la Skota Parlamento kaj en la skotaj sidlokoj de la Ĉambro de Komunuloj, forpelinte la Britan Laboristan Partion kiel domina partio en Skotlando en 2015. Ĝi formas la skotan registaron ekde 2007, unue kun malplejmulto kaj subteno de la Skota Verda Partio kaj ekde 2011 kun sidloka plejmulto. Ĝia nuna gvidanto estas Humza Yousaf (ekde marto 2023).

Historio redakti

La Skota Nacia Partio fondita en 1934 per kunfando de sesjare funkcianta Nacia Partio de Skotlando kaj dujare funkcianta Skota Partio. Ĝia celo estis komence akiri memadministradon por Skotlando ene de la Brita Komunumo. Ĝi volis ke Anglio kaj Skotlando surprenu komunan respondecon pri defendaj aferoj, doganpolitiko kaj ekstera politiko.

Do antaŭlonge la Skota Nacia Partio proponis memregadon, sed en la moderuloj, gvidataj de John MacCormick forlasis la partion en 1942. La partio ekskludis en 1948 ĉiujn, kiuj membris ankaŭ en alia partio. Post tio ĝi sinkis al sensignifa partio, kies membroj nombris ĉ. 1000 en 1962.

Post la elektoj de 1966 - kiam la 23 kandidatoj de SNP akiris 128.476 voĉojn (5,03%), la partio okulfrape fortiĝis, en 1974 ĝi akiris jam 30,4% kaj 11 parlamentajn sidejojn.

En 1979 kaj 1983 reprezentis la partion nur 2. La saman jaron la 79-Grupo (en la angla: 79 Group) formiĝis. Ĝia estis nova socialisma, fundamentalist aŭ tuj-sendependisma grupo kiu kaŭzis tumulton en la partio. Ĉiuj membroj de la 79-Grupo estas elpelataj en 1982.

La Skota Nacia Partio travivas malfacilan tempon dum la 80-aj jaroj kaj havis en 1987 kaj 1992 nur 3 parlamentanoj.

En 1990 antaŭa 79-Grupano fariĝis partia prezidanto, Alex Salmond. Salmond subtenas la inicion de la Laborista Partio por malcentrigo (angle: devolution), ankaŭ en Skotlando. Salmond rezignis en 2000.

Lia posteulo estas John Swinney. Swinney ne estis sukcesa gvidanto kaj rezignis en 2004, do estos nova partia voĉdonado por lia sekvanto. Alex Salmond promesis ke li ne ankoraŭ partoprenos kiel kandidato. Roseanna Cunningham, respublikisto, kaj Nicola Sturgeon, longtempa glasgova aktivulo kaj skota parlamentano, anoncis ke ili estos kandidatoj por la voĉdonado de partiĉefo. Cunningham estis la prognozita venkulo. Tamen Alex Salmond poste anoncis sian kandidatecon por partia gvidanto kaj petis Sturgeon ke ŝi estus lia kandidata vicpartiĉefo. Sturgeon finis sian kandidatecon por partiestro kaj iĝis vicpartigvidanto kiam Salmond gajnis la voĉdonado por partiestro.

La Skota Nacia Partio iĝis la plej granda en la 2007-a skota balotado, havante 47 sidlokojn kontraŭ la 46 de la Laborista Partio. Salmond sekve fariĝis unua ministro de Skotlando kaj Sturgeon fariĝis vicĉefministro en malplejmulta registaro subtenita de la skotaj verduloj. En la 2011-a skota voĉdonado la Skota Nacia Partio pligrandigis sian plimulton kun 44% de regionaj voĉdonoj, 45,5% de distriktaj voĉdonoj kaj 69 el 129 sidlokoj. La partio poste perdis kvin sidlokojn.

La 18-an de Septembro 2014 estis referendumo pri skota sendependeco. La Skota Nacia Partio kaj la Skota Verda Partio kampanjis kun pli malgrandaj, neparlamentaj grupoj por sendependeco, la aliaj parlamentaj partioj subtenis la union. La elektantaro malakceptis sendependecon kaj Alex Salmond anoncis sian rezignon post la malvenko. Nicola Sturgeon fariĝis patriestro la 14-an de Novembro 2014 kaj unua ministro la 19-an de Novembro 2014. Dum la 2015-a ĝenerala voĉdonado la Skota Nacia Partio gajnis 56 el 59 skotaj sidlokojn kun 50% de voĉdonoj en Westminster.

Ideologio redakti

La Skota Nacia Partio estas socialdemokratia partio, maldekstre de la Tria Vojo kaj Nova Laborista (New Labour).

Ĝis la 1960-aj jaroj, la partio estis centro-dekstra partio kiu temigis reprezentado de skota naciismo prefere ol en ĝeneralaj maldekstraj kaj dekstraj temoj. En la sekvaj jaroj, la partio komencis klini sin maldekstren, kaj komencis prezenti sin kiel socialdemokrato. Ĝis hodiaŭ, ekzistas debatoj ene de la partio pri ĝiaj principoj: ekzistas grupoj en la partio kiuj argumentas ke la partio devus esti modera centro, sen tendenco maldekstren aŭ dekstren; Kontraste, ekzistas grupoj kiuj argumentas ke la partio devus esti pli maldekstrema kaj esti klare socialisma partio.

La partio ankaŭ subtenas mediprotekton kaj renoviĝantan energion, precipe ventoenergion, marondan energion kaj tajdan energion. Ĝi kontraŭas nukleajn centralojn.

Socie, la Skota Nacia Partio estas ete progresa. Ĝi preferas nuklean senarmiĝon kaj antaŭe oponis NATO tial. La partio feroce oponis la militon en Irako. La partio leĝdonis samseksan edzecon kun la subteno de ĉiuj partiestroj en la Skota Parlamento. La leĝo efektiĝis la 16-an de Decembro 2014 por samseksuloj en registritaj partnerecoj kaj la 31-an de Decembro 2014 por aliaj. La ekonomia politiko de la partio estas la ekstermado de malriĉeco, publika loĝado, progresema persona impostado, salajraltigoj por flegistinoj kaj senpagaj akademiaj studoj.

Tre grava afero por la partio estas la sendependeco de la Skotlando. Longe estas disputo en la partio inter gradualists (kiuj preferas enigi sendependecon paŝon post paŝo) kaj fundamentalists (kiuj preferas tuj enigi sendependecon). En 2014 estis referendumo pri skota sendependeco, kies rezulto estis ke Skotlando daŭrus en Britio.

La Skota Nacia Partio estas, malkiel multaj aliaj naciismaj partioj en Eŭropo, poreŭropa. Kelkaj partianoj diras ke se Britio forlasas la Eŭropan Union, Skotlando devas elekti denove pri sia sendependeco. La Eŭropa Unio estas relative populara en Skotlando.

Proponuloj redakti

Plej fervora apoganto de la partio estas la aktoro Sean Connery.

Prezidantoj de SNP redakti

  • Alexander MacEwan (1934-1936)
  • Andrew Dewar Gibb (1936-1940)
  • William Power (1940-1942)
  • Douglas Young (1942-1945)
  • Bruce Watson (1945-1947)
  • Robert McIntyre (1947-1956)
  • James Halliday (1956-1960)
  • Arthur Donaldson (1960-1969)
  • William Wolfe (1969-1979)
  • Gordon Wilson (1979-1990)
  • Alex Salmond (1990-2000)
  • John Swinney (2000-2004)
  • Alex Salmond (2004-2014)
  • Nicola Sturgeon (2014-2023)
  • Humza Yousaf (ekde marto 2023)

Konataj mecenatoj redakti

Literaturo redakti

  • Claire Sutherland: Neo-nationalist ideology: a discourse theoretical approach to the SNP and the CSU. PhD thesis. University of Edinburgh, 2002

Eksteraj ligiloj redakti