Skribaĵo de Pilato

La 'Skribaĵo de Pilato estas marmorbloko allumigita en 1961 de itala arkeologia teamo gvidita de Antonio Frova; ĝi estis elfosita dum arkeologia esplorado en perimetro de la antikva romia teatreja spaco en la iama ĉefurbo de Judeo, nome Cezaro Surmara. La subloka skribaĵo, damaĝita sed parte legebla, montras jenan tekston (esperantigita kaj latina):

Skribaĵo de Pilato
Citaĵo
 (konstruaĵo honore de Tiberio) Tiberio
... Poncio Pilato
... prefekto de Judeo
... dediĉis [tiun].... "[DI]S TIBERIÉUM
[....PO]NTIUS PILATUS
[....PRAEF]ECTUS IUDA[EA]E
[....FECIT D]E[DICAVIT]" 

Deĉifro redakti

Pri la eblaj interpretoj de la vorto Tiberiéum oni proponis diversajn hipotezojn. Ĉi-kaze, almenaŭ klaras ke la vorto indikas establaĵon konstruitan por honori la romian imperiestron Tiberion.[1] La strukturo en kiu oni lokigis la blokon kun la skribaĵo estis, do, eble templo konstruigita de Poncio Pilato. Krom la skribaĵa teksto, helpas konfirmi tion la tiuepoka kutimo tion fari por honori kaj iĝi pliakceptite ĉe la supera reganto.

La arkeologia skribaĵo nune estas konservata en la Muzeo de Israelo en Jerusalemo.

Deduktaĵoj por la historio redakti

La skribaĵo ĝenerale konata per la nomo de “skribaĵo de Pilato” (angle: Pilate Inscription), liveris novan elementon por la studo pri la historio de tiu epoko, ankaŭ reference al la originoj de la kristanismo. Laŭlonge de la lastaj jarcentoj oni diskutis pri la historieco ne nur de Jesuo, sed ankaŭ de la ceteraj personoj menciitaj en la Evangelioj. La figuro de Poncio Pilato, la roma oficiro kiun la Evangelioj indikas kiel tiun kiu ordonis la krucumadon de Jesuo, kvankam ne menciita en la oficialaj registroj de la Imperio konserviĝintaj (neniu el ili alvenis ĝis nin), estas dokumentita ĉe hebreaj tiuepokaj verkistoj. Estas la kazo de Jozefo Flavio en lia “Judaj militoj” (ii.169-171; ii.175-179), kaj de Filo de Aleksandrio[2] Lia efektiva ŝarĝo en Judeo estis objekto de diskuto: aparte ne estis klara ĉu li estus prefektoprocurator Augusti = Procuratoro. Rilate tion, la skribaĵo klarigas ke lia oficiala tirolo estis tiu de Praefectus Iudaeae (Prefekto de Judeo).[3]

La malkovraĵo kontribuis malvalidigi la argumenton de la duba ekzisto de Poncio Pilato profitata por plifortigi la dubojn pri la fidindeco de la Evangelioj kaj, do, de la tezo de la Jesuo historia.[4]

Kopio de la skribaĵo de Pilato gastas ĉe la Arkeologia Muzeo de Milano.

Aliaj projektoj redakti

Notoj redakti

  1. Frova, citaĵo en Jean-Pierre Lémonon, "Ponce Pilate", 2007.
  2. David T. Runia Filone di Alessandria nella prima letteratura cristiana. La 'Fila' pasaĵo koncernata registras la ateston de Filo pri Pilato en la priskribata epizodo de la “oraj ŝildoj” (Legat. 299).
  3. Helen K. Bond, Pontius Pilate in History and Interpretation, Cambridge University Press, 1998, pag. 12.
  4. Vidu “Inchietsta su Gesù” di Vittorio Messori

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti