Skutilo (aŭ trotilo) aŭ e-skutilo (elektra skutilo, foje konfuzata kun skotero ĉar iuj elektraj aŭtopedoj ankaŭ havas selon) kun elektra motoro estas rimedo de persona moviĝeblo.

Knabo kun kasko sur elektra skutilo.
Skutilo por plenkreskuloj

Temas pri veturilo kun tabulo sur kiu oni staras, kaj ĝi havas du radojn. Same kiel rultabulo, oni devas treti por antaŭeniri, sed estas vertikala stango kun teniloj por pli facile gardi ekvilibron. Kelkaj havas grandajn radojn kiel biciklo, sed la plimulto estas por infanoj, kaj estas faldeblaj por facile kunporti.

Tio estas transporta rimedo, kiu estas peligata per reirado per unu piedo de la tero, dum la alia piedo staras sur plataĵo malalte super la tero, kiu kunigas malantaŭan radon kun direktilo kaj antaŭa rado. La trotilo estas priregata pere de direktilo simile kiel biciklo. La trotilo estas ekipitaj ankaŭ per bremsoj, aŭ per perpieda, kiu per frotado bremsas rekte la malantaŭan radon aŭ per klasikaj bremsoj, kiuj estas simile uzataj en bicikloj.

Motorskutilo

redakti

Nunaj progresoj pri elektra motoro, malpeza baterio kaj elektroniko permesas motorigi la skutilon por fari el ĝi efikan helpon por longdistancaj iradoj (sur sufiĉe bona trotuaroŝoseo, sen troa deklivo). Tamen, la trafikregularo ne antaŭvidas permesi motorhavajn veturilojn sur la vojoj por piedirantoj.

Aŭtopedo

redakti

La unua patento por "aŭtopedo" kiel eble plej proksima al la moderna elektra skutilo, estis fabrikita de la Autoped Company de Long Island, New York en 1913, ricevante patenton al ĝia invento en 1916.

Vidu ankaŭ

redakti