Skvamnuka kolombo
La Skvamnuka kolombo aŭ Ruĝkola kolombo (Patagioenas squamosa), estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas.
Skvamnuka kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio estas loĝanta birdo kaj reproduktanta ĉefe ĉe insuloj de Karibo nome Bahamoj, Kubo, Jamajko, Puerto-Riko, Domingo kaj Antigvo. Oni povas konsideri, ke estas endemismo.
Aspekto redakti
La Skvamnuka kolombo estas granda (32 cm ĝis 40 cm), ardezgriza kolombo, de grenatkolora plumaro ĉirkaŭ la kolo kaj malpli ĉe la kapo, de kie devenas unu el la du nomoj. La plumaro ĉe la nuko aperas skvameca, kaj de tie devenas kaj la alia kaj la scienca nomoj de la specio. Estas nuda haŭtaĵo kiu ĉirkaŭas la ruĝajn okulojn; tiu ringo estas pli ruĝeca ĉe maskloj kaj pli flaveca ĉe inoj. La kruroj kaj la bazo de la beko de tiu ĉi specio estas ruĝa, sed la resto de la beko estas helkolora.
Disvastiĝo redakti
La teritorio de la Skvamnuka kolombo inkludas la insulojn de kaj la Grandaj Antiloj kaj la Malgrandaj Antiloj. Tiu ĉi specio plej ofte ĉeestas pluvarbarojn, sed ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe pli sekaj malaltaj arbaroj; la specio ĝenerale malakceptas areojn de homa setlado.
Reproduktado redakti
La ino de la Skvamnuka kolombo demetas unu aŭ du ovojn en nesto konstruita ĉefe en arbo.
Dieto kaj kutimoj redakti
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Columba livia. In: IUCN 2006. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. www.iucnredlist.org. 30a Aprilo 2007.
- Evans, P.G.H. (1990). Birds of the Eastern Caribbean. Macmillan Education Ltd, London.