Slackware
Slackware (parolate "slakvaro") estas plej maljuna kaj vivanta Linux-distribuaĵo, kreita de Patrick Volkerding je 17-a de julio 1993. Denaske estas bazita sur Softlanding Linux System.
Slackware | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso • operaciumo | |
---|---|
Evoluiganto: | Patrick Volkerding |
Familio: | UNIX |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 2-a de februaro 2022: 15.0[1] |
Kernotipo: | Linuks-kerno (4.4); ankaŭ aliaj |
Apera dato: | 17-a de julio 1993 |
Licenco: | GPL, LGPL, BSDL, MIT |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | www.slackware.com |
Versioj | ||
---|---|---|
1.0 | 17-a de julio | 1993 |
2.0 | 2-a de julio | 1994 |
3.0 | 30-a de novembro | 1995 |
3.1 | 3-a de junio | 1996 |
3.2 | 17-a de februaro | 1997 |
3.3 | 11-a de junio | |
3.5 | 9-a de junio | 1998 |
4.0 | 17-a de majo | 1999 |
7.0 | 25-a de oktobro | |
7.1 | 22-a de junio | 2000 |
8.0 | 1-a de julio | 2001 |
8.1 | 18-a de junio | 2002 |
9.0 | 19-a de marto | 2003 |
9.1 | 26-a de septembro | |
10.0 | 23-a de junio | 2004 |
10.1 | 6-a de februaro | 2005 |
10.2 | 14-a de septembro | |
11.0 | 2-a de oktobro | 2006 |
12.0 | 1-a de julio | 2007 |
12.1 | 2-a de majo | 2008 |
12.2 | 10-a de decembro | |
13.0 | 27-a de aŭgusto | 2009 |
13.1 | 24-a de majo | 2010 |
13.37 | 28-a de aprilo | 2011 |
14.0 | 28-a de septembro | 2012 |
14.1 | 7-a de novembro | 2013 |
14.2 | 30-a de junio | 2016 |
Slackware celas esti stabila, simpla kaj plej Uniksa Linux-sistemo. Slackware emas ne deponi flikaĵojn (nur se necese) kaj celas ne esti plisaĝa ol uzanto kiel Vindozo. La oficia deponejo de Slackware ne registras dependaĵojn de pakaĵoj. Ankaŭ, Slackware ne deponas grafikan instalilon. Ĉar Slackware estas konservativa kaj simplema distribuo, ĝi ne estas rekomendata al novuloj.
Nomo
redaktiNomo Slackware devenas el vorto slack tradukebla (el angla) kiel pigra, malpena, malvigla. Vidu ankaŭ Church of the SubGenius.
Historio
redaktiUnua versio de Slackware estas aperita per Patrick Volkerding je 17-a de julio 1993, bazita sur SLS kaj estis kopio de 3,5" disketo. Ĉiu povis elŝuti ĝin el FTP-servilo.
Je 1999 Slackware traiĝis el versio 4 al 7. Ĉar multaj da aliaj distribuaĵoj havis version 6 kaj pli, Patrick opiniis ke tio estos bona merkatika paŝo por montri al ĉiuj ke Slackware ankaŭ estas progresiva distribuo.
Patrick ekinteresiĝis Linukson post li ekbezonis LISP interpretilon por lerneja projekto. Li trovis CLISP por Linukso kaj elŝutis distribuaĵon SLS. Lia profesoro pri Artefarita intelekto petis montri kiel instali Linukson. Patrick multe flikigis la sistemon.
Patrick ne volis publikigi ĝin, sed estis multe petata fari tion. Sed Patrick ne faris tion, ĉar la sistemo devis esti plibonigata. Post iom da semajnoj li demandis SLS uzantojn per interreto "Ĉu iu volas novan SLS-similan 0.99pl11A sistemon?" kaj ekhavis jesrespondojn. Poste Slackware 1.00 estis alŝutita al FTP servilo de universitato. La servilo falis ĉar estis tre multe da elŝutantoj. Poste Walnut Creek CDROM donis plimulte da spaco por Slackware.
Subtenado de procesoraj arĥitekturoj
redaktiEstantece Slackware subtenas kvar da arĥitekturoj: x86 (i486, sed lastaversie i586), x86_64, ARM kaj S/390.En x86 redakcio de Slackware 14.2 duono da pakaĵoj havas prefikson i586.
Por ARM, ĉe oficia paĝo de Slackware ARM vi povas vidi subtenantajn procesorojn kaj versiojn de ARM-a redakcio de Slackware, Estonteca versio 15.0 estos ĉe ARMv7.
Malgraŭ oficia subtenado, praktike S/390 ne estas ĝisdatigata multe da jaroj.[2]
Subtenado de Esperanto
redaktiEn Slackware 14.2 Esperanto ne estas subtenata oficiale.
En ellaborita versio 15.0 ekdeponiĝis GLibc 2.25 kun subteno de Esperanto, sed ne ĉiuj programoj en oficiala deponejo estas tradukitaj.
Referencoj
redakti- ↑ http://www.slackware.com/announce/15.0.php
- ↑ http://www.slackware.com/changelog/current.php?cpu=s390 - ŝanĝprotokolo de S/390 redakcio de Slackware
Vidu ankaŭ
redakti