Slade Gorton

usona politikisto

Thomas Slade GORTON III (kutime Slade GORTON, elp. SLEJD GORtn, n. la 8-an de januaro, 1928, mortis la 19-an de aŭgusto 2020) estis senatano de Vaŝingtonio, kaj antaŭe ĉefadvokato de Vaŝingtonio.

Slade Gorton
Persona informo
Slade Gorton
Naskonomo Thomas Slade Gorton III
Naskiĝo 8-an de januaro 1928 (1928-01-08)
en Ĉikago
Morto 19-an de aŭgusto 2020 (2020-08-19) (92-jaraĝa)
en Seatlo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouth • Columbia Law School • elementa lernejo vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Ĉikago, servis en la armeo tuj post la fino de la 2-a mondmilito, ricevis universitatan gradon de Dartmouth College kaj juran gradon de Columbia University, kaj poste servis en la Aerarmeo 1953-1956.

Li ekaktivis politike (en la Respublikana Partio) en 1958, elektiĝante al la Vaŝingtonia parlamento, kie li servis 1959-1969. En 1969 li elektiĝis kiel ĉefadvokato de Vaŝingtonio, servante tiel ĝis 1981. Li konatiĝis pro sia nekutima kutimo persone argumenti la subŝtatan starpunkton, kiam Vaŝingtonio partoprenis proceson antaŭ la Usona Ĉefkortumo.

Li elektiĝis al la Usona Senato en 1980, venkante la delongan senatanon Warren G. Magnuson. En 1986, Brock Adams venkis lin per malmultvoĉa plimulto. En 1988 li denove elektiĝis, post la demisio de Daniel J. Evans, kies partia aliancano li estis. Li restis en la Senato ĝis 2000, kiam lin venkis Maria Cantwell.