Slaj Kuper kaj la Ŝtelius Procionus

Slaj Kuper kaj la Ŝtelius Procionus (origale en la angla : Sly Cooper and the Thevius Raccoonus) estas la nomo de la unua parto de videoluda sagao, kies heroo estas usona ŝtelisto-prociono nomata "Slaj Kuper".

Slaj Kuper kaj la Ŝtelius Procionus
Disvolvo Sucker Punch Productions
Eldoninto Sony Interactive Entertainment
Distribuo PlayStation Store
Serio Sly Cooper
Platformo PlayStation 2
Ĝenro platforma videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo DualShock 2
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Scenaro redakti

Slaj Kuper estas la ido de granda familio de geŝtelistomastroj, kies ĉiu membro devas noti siajn sciojn en grandan libron nomatan « Ŝtelius Procionus ». En tiu familio, tradicio tekstas, ke ĉiu infano ricevas tiun libron je la vespero de sia oka naskiĝtago. Ve ! Kiam venis la vico de Slaj, kvin uloj interrompis la ceremonion. La gepatroj de Slaj lin kaŝis en ŝrankon kaj provis lin protekti. Sed la uloj kiuj nomiĝis « La Kvin Maliculoj » mortigis la gepatrojn kaj ŝtelis la Ŝtelius Procionus. Ili disŝiris ĝin en kvin partojn kaj malaperis. Trista kaj soleca, Slaj eniris en orfejon. Tie, li renkontris du aliajn orfojn : testudon nomatan « Bentlej », kaj hipopotamon nomatan « Muraj ». Kune, ili provis postspuri la Kvin Maliculoj, venĝi la gepatrojn de Slaj kaj repreni la Ŝtelius Procionus. Kiam dek okjaraj, ili povis forlasi la orfejon, ili iris Parizon, kie Slaj ŝtelis sekretan sliparon al sia eterna kontraŭulo, la inspektoro Karmelita Foks. Danke al tiu sliparo, ili povis venki la Kvin Maliculojn, kaj reekhavi la Ŝtelius Procionus.

Vidu ankaŭ redakti