Slaný

urbo en Ĉeĥio

Slaný estas urbo kun 16 740 loĝantoj (2024), situanta 10 km norde de urbo Kladno en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio.

Slaný
germane Schlan
urbo
Vido al Slaný el Slánská hora
Emblemo de Slaný
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slaný
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Slaný
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Velvara pordego, Dia tombo
Rojo Červený potok
Situo Slaný
 - alteco 234 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 50″ N 14° 04′ 53″ O / 50.23056 °N, 14.08139 °O / 50.23056; 14.08139 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Slánská hora
 - alteco 330,1 m s. m.
Areo 35,11 km² (3 511 ha)
Loĝantaro 16 740 (2024)
Denseco 476,79 loĝ./km²
Montariĝo Malsupraohara tabulo, Praga plataĵo
Unua skribmencio 1239
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 250 11 ĝis 274 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 532819
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slaný
Retpaĝo: www.meuslany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Neprobylice, Knovíz, Jemníky, Hrdlív, Beřovice, Třebichovice, Tuřany (distrikto Kladno), Přelíc, Smečno, Libovice, Žižice, Studeněves, Kutrovice, Královice (distrikto Kladno) kaj Dřínov (distrikto Kladno).

Historio redakti

Vilaĝo kun foirejo estiĝis plej malfrue komence de la 12-a jarcento. En ĝia proksimeco Venceslao la 2-a fondis en la jaro 1305 reĝan urbon. Tiu situis sur altaĵo super rojo (Červený potok = ruĝa rojo) kaj ĝi estis ĉirkaŭbarita per du zonoj de remparoj, kiuj apartigis ĝin de la devena vilaĝo, la pli malfrua Praga antaŭurbo. Jam en la jaro 1419 Slaný alkliniĝis al la flanko de kaliko, poste ĝi estis protektanto de pli modera fluo reprezentata de praganoj. Tábor-orfa soldataro, komandata de Jan Roháč z Dubé, tial konkeris kaj prirabis ĝin, urbodomanoj estis brulmortigitaj en viandaj vendejetoj (tri krucoj en pavimo). En la 16-a jarcento la urbo prosperis, ĉi tie estis reprezentitaj 55 metioj. Komence de la 17-a jarcento ĝi alkliniĝis al kontraŭhabsburga flanko kaj post batalo sur Blanka Monto ĝi estis kruele punita. Jan Šultys z Felsdorfu, naskiĝinta en Slaný, estis inter 27 ekzekutitoj sur la Malnovurba Placo en Prago, Slaný estis senigita de siaj privilegioj kaj ĝi fariĝis servutula urbo. Novaj posedantoj, Martinicidoj, malmole realigis rekatolikigon, en la dua duono de la 17-a jarcento venis en la urbon franciskanoj kaj piaristoj. 170 domoj en la jaro 1795 fariĝis viktimoj de incendio. Sed avantaĝa situo ĉe vojo Saksion ĉiam helpis, por ke la urbo riĉiĝu. Evoluon de industrio subtenis ankaŭ konstruado de fervojo (1873).

La plej malnova memorigaĵo estas preĝejo de sankta Gothardo, devene romana baziliko el la 12-a jarcento. Konserviĝis ankaŭ historiaj domoj, el la iamaj kvar pordegoj nun konserviĝis Velvarská-pordego ĉe la norda rando de la placo, konservita konsistaĵo de la remparoj estas ankaŭ Nigra Bastiono. En la urbo eblas viziti ankaŭ muzeon, kiu estas malfermita tutjare.

Inter famuloj de Slaný apartenas pentristo Josef Navrátilaktorino Olga Scheinpflugová.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 422
18808 070
189011 128
19009 491
19109 695
19219 124
JaroLoĝantoj
19309 739
19509 550
196112 089
197012 434
198014 705
199115 586
JaroLoĝantoj
200115 237
201115 274
201415 386
201615 515
201715 505
201815 613
JaroLoĝantoj
201915 834
202015 864
202115 945
202215 862
202316 557
202416 740