Slavkova arbaro

(Alidirektita el Slavkov-Arbaro)

Slavkova arbaro (ĉeĥe: Slavkovský les, germane: Kaiserwald)) estas la plej granda protektata pejzaĝa teritorio en la okcidenta regiono de Ĉeĥujo. Ĝi enhavas ankaŭ partojn de ĝisnunaj distriktoj Cheb, Sokolov, Tachov kaj Karlovy Vary. La teritorio estas elstara natura tutaĵo kun tipa geologia kaj geomorfologia karaktero - ankaŭ kun speciala vegetaĵaro kaj bestaro. Per kompleksa teritoria protektado la ŝtato klopodas konservi tie nuntempan staton de la naturo antaŭ domaĝiga influo de la industrio kaj antaŭ disvolviĝo de privata kaban-konstruado. La signifo de tiu ĉi teritorio estas emfazita per ĝia situo proksime: de la ĉefaj banlokoj Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně - ĝi estas parto de saniga baneja aŭ refreŝiga zorgo.

Slavkova arbaro
ĉeĥe Slavkovský les, germane Kaiserwald
montaro
Super pereinta vilaĝo Krásná Lípa
Oficiala nomo: Slavkovský les
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Karlovy Vary, Regiono Plzeň
Distriktoj
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Karlovara montetaro
Najbaras kun Ĥebia baseno, Sokolova baseno, Doupova montaro
Akvejo Ohře, Teplá, Mže
Plej alta punkto
 - situo Lesný
 - alteco 983 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 07″ N 12° 36′ 57″ O / 50.03528 °N, 12.61583 °O / 50.03528; 12.61583 (mapo)
Areo 640,00 km² (64 000 ha)
Geologia konsisto granito, amfibolito, serpentinŝtono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slavkovský les
Portalo pri Geografio
Naturmemorindaĵo Farunaj sakoj
Lázně Kynžvart - fonto Richard
Krásno – trafalejo Hub - mezepokaj minejoj

Municipoj kaj urboj redakti

En la teritorio de la tutaĵo troviĝas neniu granda setlejo. Rande trafas Slavkovan arbaron Karlovy Vary per sia banloka parto. El la tuta teritorio de Slavkova arbaro okazis post la dua mondmilito granda forfluo de loĝantoj, kaŭzita de devigita ellandigo de la germana loĝantaro. Paralele kun la ellandigo de la germana loĝantaro okazis ankaŭ provoj enloĝigi la teritorion de la ĉeĥa loĝantaro. Sed en la sama tempo venis en Slavkovan arbaron armeo, ĉar preskaŭ en la tuta teritorio estiĝis nova Soldata ekzercspaco. Jam en la paso de la jaro 1946 okazis transprenado de katastroj de municipoj enmembrigitaj en la soldatan spacon. Civiluloj inkluzive de novaj ĉeĥaj enloĝintoj devis la rilatan regionon forlasi. La katastroj estis transprenataj inkluzive de konstruaĵoj, arbaroj kaj akvaj fluantoj. En la paso de proksimume 8 jaroj de ekzerca agado de la armeo en Slavkova arbaro okazis plena aŭ parta neniigo de urboj, municipoj kaj vilaĝoj. Plimulto el ili estis neniigitaj tute. Post nuligo de la soldata spaco la restaĵoj estis egaligitaj kun la tero.

Pli signifaj setlejoj en Slavkova arbaro estas: