Slobodan Miloŝeviĉ

serba politikisto
(Alidirektita el Slobodan Milošević)

Slobodan MILOŜEVIĈ (naskita la 29-an de aŭgusto 1941 en Poĵarevac, Jugoslavio, mortinta la 11-an de marto 2006 en Hago) estis serba politikisto kaj militkrimulo. Miloŝevic estis ekde 1987 politika gvidanto de Serbio, post 1989 kiel prezidento. Dum lia regado rapidigis disfalon de Jugoslavio kaj antaŭhelpis komencon de militoj kontraŭ iamaj kunŝtatoj de Jugoslavio. Li estis ekde 1997 ĝis 2000 prezidanto de la Federacia Respubliko Jugoslavio.

Slobodan Miloŝeviĉ
Persona informo
Слободан Милошевић
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1941 (1941-08-20)
en Požarevac,  Territory of the Military Commander in Serbia
Morto 11-an de marto 2006 (2006-03-11) (64-jaraĝa)
en Scheveningen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Požarevac vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj anglaserba vd
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj Montenegro vd
Alma mater Jura Fakultato de la Beograda Universitato • Požarevac Gymnasium vd
Partio Komunista Partio de Jugoslavio • Socialista Partio de Serbio vd
Subskribo Slobodan Miloŝeviĉ
Familio
Patro Svetozar Milošević vd
Gefratoj Borislav Milošević vd
Edz(in)o Mira Marković vd
Infanoj Marko Milošević vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el montenegra familio kaj en aĝo de 18 jam aliĝis al la Asocio de Jugoslavaj Komunistoj. En 1964 li diplomiĝis pri juro en la Beograda Universitato kaj komencis komercan karieron. Li estis ĉefdirektoro de ŝtata energioindustria entrepreno "Tehnogaz", poste prezidanto de la Beograda Kuna Banko. En 1984 li iĝis gvidanto de la komunista organizo de Beogrado.

Li baldaŭ ekpopulariĝis – li rekte alparolis la popolon – kaj elpremis en 1987 Ivan Stambolić el la gvidpotenco. Li postulis retiron de aŭtonomeco de Vojvodino kaj Kosovo, dume apogis la ŝtatan ekonomian apogpolitikon.

En 1990 li forpenis grandan parton de aŭtonomeco de Kosovo kaj Vojvodino, kontraŭis la federacian ŝtatoformon proponitan de Kroatio kaj Slovenio. Lia politiko ekigis kontraŭserbajn movadojn dise en Jugoslavio. Inter 1992 kaj 1995 li apogis serbajn banditojn, krimulojn [mankas fonto] kontraŭ la novaj sendependaj ŝtatoj de iama Jugoslavio. Novembre de 1995 li estis altrudita je paco. Pro la similaj konfliktoj kun la albanoj en 1998, la internacia komunumo gvide de Usono ekbombardis Serbion en 1999 kaj altrudis denove al paco.

La jugoslava registaro arestis lin – pro internacia premo – kaj en 2001 transdonis lin al la Internacia Krima Kortumo (IKK) en Hago. Li mortis tie, en prizono (2006) sen fina decido, prijuĝo de sia agado.