Slovaka Paradizo

La Slovaka Paradizo (slovake Slovenský raj) estas montaro en Okcidentaj Karpatoj, Slovakio. Ĝia teritorio estas protektata per la Nacia parko Slovaka paradizo.

Slovaka Paradizo
Vikimedia Komunejo: Slovenský raj
Stratenská píla en la Slovaka Paradizo
Situo de la Slovaka Paradizo (nigre haĉita areo)

La parko ampleksas ĉirkaŭ 200 km² kaj administre situas en la distriktoj Spišská Nová Ves kaj Poprad. Ĝia alto super maro estas plejparte inter 800 kaj 1100 metroj; en la altaj partoj ĝi vintre proponas neĝon por sporto.

Altaĵoj redakti

  • Predná hoľa (1545 m s. m.)
  • Ondrejisko (1270 m s. m.)
  • Človečia hlava (1269 m s. m.)
  • Hanisková (1164 m s. m.)
  • Havrania skala (1156 m s. m.)
  • Vahan (1139 m s. m.)
  • Popová (1099 m s. m.)
  • Barbolica (1013 m s. m.)

Eksteraj ligiloj redakti