Slovakio

lando en centra Eŭropo kies ĉefurbo estas Bratislavo
(Alidirektita el Slovakujo)

SlovakioSlovakujo (slovake Slovensko), en longa formo Slovaka respubliko (slovake Slovenská republika), estas lando en Mezeŭropo. Ĝi ne havas aliron al maro kaj ĝiaj najbaroj estas Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio, Hungario kaj Aŭstrio. Ĝi estas sendependa ekde la 1-a de januaro 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis.

Slovakio
slovake Slovensko
respubliko
Situo de Slovakio enkadre de Eŭropo
Oficiala nomo: Slovenská republika
Himno: Nad Tatrou sa blýska
Lando Slovakio Slovakio
Membreco
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato, Ĉeĥoslovakio
Parto de Eŭropo
Montaroj
Najbaras kun
Regionoj
Grandaj urboj
Konataj lokoj
Riveroj
Ĉefurbo Bratislavo
 - mezo Bratislavo
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 48° 08′ 38″ N 17° 06′ 35″ O / 48.14389 °N, 17.10972 °O / 48.14389; 17.10972 (mapo)
Plej alta punkto Gerlachovský štít
 - situo Altaj Tatroj
 - alteco 2 655 m s. m.
Plej malalta punkto Streda nad Bodrogom
 - alteco 94 m s. m.
Areo 49 035,0 km² (4 903 500 ha)
Loĝantaro 5 449 270
Denseco 111,13 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Okcidentaj Karpatoj
Estiĝo 1-a de januaro 1993
Gvidantaro Parlamento de Slovakio
Prezidento Zuzana Čaputová
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Telefona antaŭkodo +421
ISO 3166-1 703 SVK SK
Aŭtokodo SK
Interreta domajno .sk
Nacia himno Nad Tatrou sa blýska
Monunuo eŭro
Lingvo slovaka
Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Slovakio
Vikimedia Komunejo: Slovakia
Retpaĝo: www.slovakia.com
Portalo pri Slovakio
Esperanto-movado en Slovakio

Slovakio estas membro de pluraj internaciaj organizoj kiel NATO, UNO kaj Visegrada grupo. Ĝi eniris la Eŭropan Union en 2004 kaj la Eŭrozonon en 2009.

Oficiala nomo de Slovakio havas du formojn: longan - Slovaka respubliko kaj mallongan - Slovakio.

Insignoj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blazono de Slovakio.

Historio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Slovakio.

Geografio

redakti

Geografiaj elementoj

redakti

La plej malalta punkto estas Streda nad Bodrogom (94 m super marnivelo), vilaĝo en la suda parto de Orientslovakia ebenejo. La malplej alta punkto estas tiu punkto, kie la rivero Bodrog elfluas el slovaka teritorio. La teritorio estas trakreskata de veproj kaj malsekejaj arboj.

La plej alta vulkana monto de La Karpatoj estas Poľana (1458 m) en la regiono Slovenské stredohorie (Slovaka mezmontejo). Ĝi estas grandega, forte trasulkiĝinta vulkano. La diametro de la vulkano mem estas 6 km, tiu de la bazo ĉirkaŭ 18 km. La kratero havas formon de valkaldrono profunda proksimume 300 m, finiĝanta per ronda remparo longa 23 km. La montaro estas protektata regiono kun areo de 200,79 km².

La plej granda ebenejo estas Podunajská nížina (Laŭdanuba ebenejo) – ĉirkaŭ 10 000 km². Ĝi estas ampleksa ebena teritorio en la sudokcidento de Slovakio, parto de Malgranda danuba valkadrono. Pli alta, norda parto estas konsistigata de montregiona surfaco.

La plej granda teritorio de blovitaj sabloj estas Záhorská nížina (Transmontara ebenejo) – longeco 75 km, larĝeco 35 km. Tio estas ebena teritorio en okcidento de Slovakio trans la montaro Malé Karpaty, tial nomata Záhorie (Transmontara); ĝi situas en la norda parto de Viena valkaldrono. Grandaj areoj de sablo blovita fare de okcidentaj ventoj en kvarmontaro.

La plej profunda malvastvalo estas Zádielska dolina (Valo de Zádiel) – profundeco preskaŭ 400 m, longeco preskaŭ 3 km, larĝeco de la fundo 10 m. Mallonga kanjona valo kreita de la rivereto Blatnica ("Koteskulo") en kalkŝtonoj de Slovaka karsto. La flankaj deklivoj formas akrajn transpendajn murojn. Multe da ŝtonegaj formacioj havas diversajn aspektojn kun trafaj nomoj. La valo estas ŝtata rezervejo.

La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.

La plej profunda groto estas Starý hrad (Malnova kastelo) – 424 m. Ĝi situas en Krakova hoľa (Nudmonto de Krak) en la norda parto de Malaltaj Tatroj. La pli ol 500 m longa groto havas la nomon laŭ karakteriza roka formacio. Oni malkovris ĝin en la jaro 1967 kaj longe ĝi estis konsiderata abismo.

La plej granda disfalo kaj etpeciĝo de vulkana materialo Kamenné more (Ŝtona maro) – 0,133 km², unika natura kreitaĵo ĉe la vilaĝo Vyhne (Forĝejoj) en la monto Kamenná (Ŝtona), montaro Štiavnické vrchy. La ŝtona maro kreiĝis per disfalo de riolitoj kun influo de malfortaj fluidaj movoj.

La plej granda rivero estas Danubo – longeco 2850 km, en Slovakio 172 km. Ĝi trafluas 8 ŝtatojn. Ĝi deakvigas preskaŭ la tutan teritorion de Slovakio.

La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluas en la riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.

La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.

Ununura gejsero en Slovakio troviĝas ĉe vilaĝo Herľany. Ĝi sputas la akvon el profundeco de 405 m ĝis alteco de 30–40 m. La intervalo inter du erupcioj estas 32–34 horoj kaj ili daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn; dume la gejsero sputas 600 hl da mineralakvo. La temperaturo estas 12–14 °C, je la fino de erupcio ĝi altiĝas 22–24 °C. La gejsero ekestis kiel arteza puto bortruita en la jaro 1870.

La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas tri akvofaloj dislokitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.

La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluiĝinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salt').

Lomnický štít estas, kun 2 632 metroj, la tria plej alta monto de Slovakio, de Tatroj kaj entute de Karpatoj, kvankam oni kredis ĝin ĝis la 19-a jarcento la plej alta. La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla per telfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. La stacio havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio: −3,2 °C.

Administra divido

redakti

Slovakio estas dividita en ok regionojn, nomitajn laŭ la ĉefurbo: Bratislava, Nitra, Trenčín, Trnava, Banská Bystrica, Žilina, Košice, Prešov. Ekzistas aldone 79 distriktoj kaj tradiciaj regionoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Slovakio.
 
Detalo de porta piliero de Nova ponto en Bratislavo.

En Slovakio troviĝas 2 891 municipoj, el kiuj 138 estas urboj. Nur dek urboj havas pli ol 50 000 loĝantojn.

La plej grandaj urboj de Slovakio
Ordo Urbo Regiono Loĝantaro (2014)
1 Bratislavo Bratislavo 419 678
2 Košice Košice 239 464
3 Prešov Prešov 90 187
4 Žilina Žilina 81 155
5 Banská Bystrica Banská Bystrica 79 027
6 Nitra Nitra 78 033
7 Trnava Trnava 65 713
8 Martin Žilina 56 053
9 Trenčín Trenčín 55 857
10 Poprad Prešov 52 316

Politiko

redakti

La Prezidanto de la Slovaka Respubliko (slovake Prezident Slovenskej republiky) aŭ mallonge la Prezidanto de Slovakio estas la prezidanto kaj ŝtatestro de la Slovaka Respubliko. La prezidanto estas la ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Slovakio kaj estas konsiderata la ĉefa reprezentanto de Slovakio eksterlande. La prezidanto estas elektita en rektaj elektoj de la popolo por fiksa oficperiodo de kvin jaroj, kaj li povas esti elektita por maksimume du sinsekvaj terminoj (signifante, 10 jaroj).

La Ĉefministro de la Slovaka Respubliko (slovake Predseda vladí Slovenskej republiky) aŭ mallonge la Ĉefministro de Slovakio estas la registarestro en Slovakio. Oficiale, tio estas la tria ranga konstitucia pozicio (post la prezidanto kaj la prezidanto de la parlamento), sed praktike ĝi estas la gvida politika posteno en la lando. Depost la sendependiĝo de Slovakio en 1993, 9 politikistoj servis kiel ĉefministroj, nuntempe tenita de Ludwit Odor.

Ekonomio

redakti
 
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Slovakio, 2019

La ekonomio de Slovakio estas unu el la plej sukcesaj en Orient-Centra Eŭropo. Inter 2006 kaj 2008, Slovakio atingis la plej altajn kreskorapidecojn inter la landoj de Eŭropa Unio en Centra kaj Orienta Eŭropo. En 2006 la kreskorapideco estis 8,9%, kaj en 2007 10,4%. Senlaboreco falis de pinto de 19,2% en 2001 al malpli ol 8% komence de 2008, dum la mezumo en la EU-landoj estis ĉirkaŭ 10%.

La lando venkis la plej multajn malfacilaĵojn alfrontatajn de iu ajn lando, kiu ŝanĝas sian ekonomion de planita ekonomio al merkata ekonomio kun malferma merkato. En 2001, la registaro faris grandan progreson en stabiligo de ĉiuj ekonomioj kaj ampleksaj strukturaj reformoj. Plejparto de la politika privatigo estas preskaŭ finita, kaj la banka sistemo estas preskaŭ tute en privataj manoj (ĉefe en la manoj de eksterlandaj loĝantoj) kaj eksterlandaj investoj daŭre kreskas.

Ekde la efektivigo de la reformoj, la MEP pokapa laŭ aĉetpovo (PPP) de Slovakio kreskis ĉiujare, kaj en 2007 ĝi estis pli alta ol 20 mil dolaroj.

Slovakio aliĝis al la Eŭrozono en januaro 2009 kaj anstataŭigis la nacian valuton, la slovakan kornon, kun la eŭro. La 28-an de majo 2008, la kurzo estis fiksita je 30,126 kronoj al 1 eŭro.

La branĉoj de produktado en Slovakio inkludas agrikulturan sektoron kiu plejparte produktas grajnojn, fruktojn, vinvinberojn, tabakon kaj brutbredadon, porkojn, ŝafon, kokaĵon por buĉado kaj ovojn. Slovaka industrio ĉefe produktas teksaĵojn, piedvestojn, feron, ŝtalon, zinkon kaj plastojn. La lando havas naturajn trezorojn kiel natura gaso, nafto, bruna karbo, lignito, fero kaj ligno.

Ekde 2006, la ekstera komerco estis karakterizita per importoj kun valoro de 41,84 miliardoj da dolaroj, ĉefe de nafto, tergaso kaj aliaj krudaĵoj. Aliflanke Slovakio eksportis varojn kun valoro de 39,64 miliardoj da dolaroj al Ĉeĥio, Germanio, Pollando, Aŭstrio, Italio, Britio kaj Rusio.

Ekde 1991, internacia skiejo komencis disvolviĝi ĉirkaŭ la urbo Krumpaki.

Naturo

redakti

Kulturo

redakti

Esperanto en Slovakio

redakti

En 1969 slovaka Esperanto-asocio estis (re)fondita. En 1976 ĝi rajtis aliĝi al UEA. Inter plej gravaj esperantaj organizoj estas:

Ceteraj informoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti