Slovenia Esperanto-Ligo

landa Esperanto-asocio en Slovenio

Slovenia Esperanto-Ligo (slovene Združenje za esperanto Slovenije) estas la landa Esperanto-asocio en Slovenio. Ĝi fondiĝis en 1937 kaj en 1992 aliĝis kiel landa sekcio al Universala Esperanto-Asocio. Antaŭe, post ties fondiĝo en 1946 ĝi estis sekcio de Jugoslavia Esperanto-Federacio. Laŭ informoj de UEA ĝi laŭ la stato de 2012 havas 120 membrojn. La administra sidejo de la ligo estas en la landa ĉefurbo Ljubljano - inter la pluraj lokaj grupoj aparte elstaras tiu de Mariboro, la dua plej granda urbo de Slovenio.

Slovenia Esperanto-Ligo
Združenje za esperanto Slovenije
Emblemo de Slovenia Esperanto-Ligo
Lando  Slovenio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1937
Interretejo www.esperanto.si
vdr

Eksteraj ligiloj redakti