Slovenio

lando en centra Eŭropo
(Alidirektita el Slovenujo)

Slovenio (aŭ Slovenujo, slovene Slovenija) estas lando en Meza Eŭropo, mediteranea, sudoriento Eŭropa kaj de Balkana duoninsulo. Ĝi estis parto de Jugoslavio ĝis 1991. Ĝi estas ano de Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004. Slovenio limas Italion, Aŭstrion, Hungarion, Kroation kaj la Adriatikan Maron.

Slovenio
Slovenija

La flago de Slovenio

La ŝtata blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Zdravljica
Situo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • lando • OECD-lando • unueca parlamenta respubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ljubljano
Oficiala(j) lingvo(j) slovena lingvo, itala lingvo, hungara lingvo
Uzata(j) lingvo(j) slovena
Plej ofta(j) religio(j) 69,1 % katolikoj (2002),
1,1 % protestantoj,
0,6 % ortodoksuloj,
14 % ne volis respondi
Areo 20,273 km²
- % de akvo 0,6 %
Loĝantaro 2 066 880 (2018)
Loĝdenso 102 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno si
Landokodo SLO
Telefona kodo 386
Plej alta punkto Triglav
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Nataša Pirc Musar ekde decembro 2022
Ĉefministro ĉefministro Robert Golob ekde 2022
Sendependiĝo disde Socialisma federacia respubliko Jugoslavio 25-a de junio 1991
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Slovenia Esperanto-Ligo
vdr

Historio redakti

En la dua jarcento antaŭ Kristo la historiaj fontoj registris la ekzistadon de la Regno de Noricum en la Orientaj Alpoj. Tiu ĉi regno amike rilatiĝis kun la romianoj, kiujn ĝi vendis feron. Tiu ĉi fero estis necesa por la fabrikado de efikaj armiloj, uzataj de la romianoj en siaj militoj kontraŭ la keltoj. En la jaro 16 antaŭ nia erao Noricum alianciĝas al Romia Imperio preservante la memregadon en la terminoj de “ius gentium”. Tiu ĉi leĝo permesis al Noricum konservi ĝian propran socian organizon ĝis la malapero de la Romia Imperio. Tamen, la romia kulturo kaj la romiigo disvastiĝis en Noricum.

La plej gravaj urboj de tiu epoko estis: Celeia (nuntempe Celje), Emona (Ljubljano), Nauportus (Vrhnika) kaj Poetovio (Ptuj). La slovena teritorio estis dividita inter la romiaj provincoj Dalmatio, Italio, Noricum kaj Pannonia.

En la 4-a jarcento Noricum estis dividita en du romiaj provincoj, Noricum Ripense kaj Noricum Mediterraneum, ĉi-lasta ankaŭ nomata Interriore Noricum. La unua provinco estis invadita de ĝermanaj triboj tuj post la falo de la Romia Imperio, la dua povis konservi sian socian strukturon kaj post la okupado de la ostrogotoj deklaris la sendependiĝon.

Kelkaj kredas ke la slavaj prauloj de la nunaj slovenoj establiĝis en tiu ĉi regiono ĉirkaŭ la 6-a jarcento. Tamen aliaj diras ke la slovenoj devenas de la praloĝantoj de la Orientaj Alpoj.

En la jaro 595 oni registras citaĵon de la lombarda historiisto Paulus Diaconus, pri la unua stabila slava kaj slovena ŝtato nomata "Provinco Sclaborum", kiu poste estis konata kiel Karantanio. En la jaro 623, la slavoj estis unuigitaj per alianco sub reĝo nomata Samo, ankaŭ konata en historiaj fontoj kiel Marca Vinedorum, kiu inkluzivis la teritoriojn de Karanantio. En 658, post la forpaso de Samo, la Slava Alianco disiĝis, sed Karantanio postvivis kaj konservis sian sendependecon.

 
Kozolec, tradicia slovena strukturo el ligno.

En la jaro 745, Karantanio, kiu ĝis tiu momento estis pagana nacio, estis serioze milite minacita de la avaroj de la najbara Panonia. Pro tio la duko Borut petis militan helpon al la amikemaj bavaroj, kiuj jam estis kristanigitaj. La bavaroj apartenis al la politika regado de la reĝo de la frankoj, kiuj estis protektantoj de la Kristanismo en Eŭropo. La reĝo permesis Bavarion helpi la paganan Karantanion, nur kondiĉe Karantanio akceptis kristanismon. La duko Borut akceptis la kondiĉon kaj per la helpo de la bavaroj Karantanio definitive venkis la avarojn. Tiamaniere la duko sendis sian filon Gorazd kaj sian nevon Hotimir por esti edukitaj laŭ la kristana kredo en Bavario. Kelkajn jardekojn poste, la episkopo de Salzburgo, Sankta Virgilio, sendis al Karantanio irlandajn monaĥojn inter ili la plej elstara estis Sankta Modesto kiel apostolo de la karantanoj. Post la forpaso de Sankta Modesto dum mallonge regis paganismon ĉar la Traktato per kiu Karantanio akceptis la kristanismon estis perfidita. Pro tio la bavara armeo okupis la landon kaj forigis la paganan registaron. La okupado de la bavaroj kaŭzis negativan bildon pri kristanismo ĉar la eksterlanda armeo ne respektis la disciplinon. Pro tio en la popolo kreskis malkonfidon al Kristanismo.

 
Landlimoj de Karantanio ĉirkaŭ la jaro 828

Danke al la agado de la duko Domitian, la kristanigo estas ĝenerala. Finfine, en la epoko de Karolo la Granda, en la jaro 802 la duko Domitian forpasis, poste estis sanktigita.

Ĉirkaŭ la jaro 828 la Karantia Duklando okupis la nuntempan teritorion de Aŭstrio kaj Slovenio.

Karantanio unuiĝis al la regno de la frankoj kun sia propra leĝo (Consuetudo Sclavorum) kaj preservis la proklamon de sia knez (princo) en la slovena lingvo ĝis 1414 sur la Princa Ŝtono (knezji kamen). Ĝis la jaro 1651 la ceremonio por nomumado de la sinjoro okazis en el Duka Trono (vojvodski stol) kaj ĝis la jaro 1728 en la grafa domo de Klagenfurt (Celovec). La kroniga ritaro de la karantia reganto estas priskribata en la libro de Jean Bodin "Six livres de la République".

Proksime de la jaro 1000 estis verkitaj la manuskriptoj de Freising, reprezentantoj de la nuna dokumento verkita en la slovena kaj la unua slava dialekto kun latina alfabeto. Dum la 14-a jarcento la plimulto de la slovenaj regionoj fariĝis posedaĵo de la monarĥio de Habsburgo kies posedaĵojn poste formis la Aŭstro-Hungara Imperio, la slovenoj plimulte loĝis en la provincoj Carniola, Gorizia kaj Gradisca, kaj en partoj de la provincoj Istrio kaj Stirio.

 
Entroniĝo de la Karantana Duko

En 1848, naskiĝis forta programo por unuigi Slovenion kiel parto de la movado "Printempo de la Nacioj" ene de Aŭstrio-Hungario.

Dum la Napoleonaj Militoj estis formataj la Iliriaj Provincoj kun ĝia ĉefurbo en la slovena urbo Ljubljano.

Pro la kolapso de la Aŭstro-Hungara monarĥio en 1918, la slovenoj unuiĝis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu ŝanĝis sian nomon en 1929 al Jugoslavio. Post la restabliĝo de Jugoslavio post la fino de la Dua Mondmilito, Slovenio fariĝis parto de la Socialista Federacia Jugoslava Respubliko, oficiale deklarita la 29an de novembro 1945. Sendependa Slovenio formiĝis la 25-an de junio 1991 post ĝia sendependiĝo de Jugoslavio. Por efektivigi sian sendependiĝon, Slovenio alfrontis la federacian armeon en mallonga konflikto nomata Dektaga Milito, ankaŭ konata kiel “Slovena Milito” (slovene: Slovenska osamosvojitvena vojna, "Sendependa slovena milito". Slovenio aliĝis al NATO la 29-an de marto 2004 kaj al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004

Politiko redakti

Slovenio estas parlamenta respubliko laŭ sia konstitucio.

La ŝtatestro estas la prezidento, elektata ĉiun kvinan jaron de la popolo.

La registaron gvidas la ĉefministro, elektata de la Parlamento. Ekde septembro 2014 Miro Cerar oficiale estas la ĉefministro de Slovenio, sekve de Alenka Bratušek.

La Parlamento estas duĉambra, formata de la Nacia Slovena Asembleo kaj la Slovena Nacia Konsilio. Nuntempe neniu havas la parlamentan plimulton.

La ĉefaj partioj estas la Pozitiva Slovenio, Kristana Popola Partio Nova Slovenio, Slovena Demokrata Partio kaj Socialaj Demokratoj [1].

Post la balotoj la 3an de junio 2018 la plej forta partio estas Slovena Demokrata Partio kun Janez Janša:

Dum la lastaj balotoj junio 2018 Janez Janša la sekvontan fojon strebis por la reelekto, la gvidata de li partio la Slovena Demokrata Partio akiris la unuan lokon kun 24,9% da voĉoj kaj 25 mandatoj.

Geografio redakti

 
Monto Triglav en la Julianaj Alpoj.

Slovenio estas malgranda ŝtato en Meza Eŭropo kun 20.273 km² kiu troviĝas inter Italio, Aŭstrio, Hungario kaj Kroatio. Ĝia marbordo estas tre mallonga kaj malfermiĝas al Adriatiko tra la Golfo de Triesto, tra la haveno de Koper Capodistra en la duoninsulo Istrio. Ĝi estas regiono loĝata de slovenoj sed apartenas al Italio.

La slovena reliefo konsistas el la montaroj Karavankoj, la kristlina masivo de Pohorje kaj la plataĵo de Notranjsko kaj Dolenjsko. La Julianaj Alpoj, kun la plej alta pinto de la lando, la monto Triglav (2.864 m), konservas spurojn pri la kvaternara glaĉera erozio, en lagoj kiel Bled. Slovenske Gorice estas la montoĉeno, kun surfaco de ĉirkaŭ 1017 km², plej granda en la slovena lando. Ĝi situas en nordorienta Slovenio.

La klimato estas ĉefe alpa, escepte e la regionoj proksime al la maro. La klimato varias de malvarma en la marbordo ĝis la plej ekstrema de la orienta plataĵo kaj de la montaro kie okazas pluvego dum somero.

 
Vilaĝeto de Cerkno en la regiono Goriška.

Ĉirkaŭ la duono de la lando (11.691 km²) estas kovrita de arbaroj, kio konvertas ĝin en la tria lando plej arbara en Eŭropo, post Finnlando kaj Svedio. Ankoraŭ restas eroj de originala arbaro, la plej granda estas en la areo de Kočevje. La paŝtista regiono okupas 5.593 km² kaj la kamparo kaj ĝardenoj 2,471 km². Ekzistas 363 km² da legomĝardenoj, 216 km² da vitejoj.

Administra divido redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Slovenio.

Slovenio estas dividita en 12 statistikaj regionoj, nome la jenaj:

La baza administracia unuo estas la municipo. Slovenio estas administracie dividita en 212 municipojn.

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Slovanio, 2019

Slovenio estas disvolviĝinta lando, kun pokapa MEP de 28 010 dolaroj. Kvankam en 2006 la relative alta inflacio malaltiĝis al 2,3 % (antaŭ la adoptado de la eŭro), en 2007 havis interjaran varion de 5,1 %).

Dum la lastaj jaroj la slovena ekonomio pliigis la kreskadan ritmon kiun ĝi stabile tenis ekde ĝis sendependiĝo, registrante 4,3 % en 2004 kaj 2005, 5,9 % en 2006 kaj 6,8 % en 2007. En la unua tri trimestroj de 2008, la ekonomio kreskis je 5 %.

En oktobro 1991 Slovenio anstataŭigis la jugoslavan dinaron per propra valuto, la slovena tolaro [2]. Ekde la 1-a de januaro 2007, Slovenio apartenas al la Eŭrozono, anstataŭigante la tolaron per la komuna valuto de Eŭropa Unio, la eŭro.

Politiko redakti

Loĝantaro redakti

Urbo Loĝantaro
(urba areo)
Ljubljano 276 mil
Mariboro 95 mil
Celje 37 mil
Kranj 37 mil
Velenje 25 mil
Koper 25 mil
Novo mesto 22 mil
Jesenice 19 mil
Trbovlje 17 mil
Nov-Gorico 15 mil
Murska Sobota 14 mil
Škofja Loka 12 mil
Domĵalo 12 mil
Ptuj 11 mil
Lenart 11 mil

En la jaro 2007, Slovenio havis 2.009.000 loĝantojn, kvankam ĝia loĝantaro malrapide malpliiĝas, preskaŭ ekvilibre, ĉar en 2005 ankoraŭ havis 2.011.614 loĝantojn, 2000 pli ol nuntempe. La espero de vivo estas 76,5 jaroj, 99,7% de la loĝantaro estas alfabetigita. La mezumo de filoj po virino estas nur 1,26 kio kaŭzas la malpliiĝon de la loĝantaro 0,06% ĉiujare.

 
Novo Mesto, la plej granda loĝloko en la regiono Jugovzhodna Slovenija (sudoriento de Slovenio)

La oficiala lingvo estas la slovena, kiu estas membro de la grupo de sudaj slavaj lingvoj. La hungara kaj la itala estas kunoficialaj en la regionoj necie miksitaj laŭlonge de la itala kaj hungara landlimoj.

La ĉefa religio en la slovena ŝtato estas la katolika, kun 57,8% de la loĝantaro kiu diras praktiki tiun kristanan kredon; la islama 2,4%; la Orienta Ortodoksa Eklezio 2,3%; evangelianoj 0,9%; aliaj, 3,7%; agnósticos kaj ateistoj 10,1% kiuj ne deklaris 22,8%.

La etnaro estas formata de: slovenoj, 87,8%; serboj, 2,4%; kroatoj, 2,8%; bosnoj, 1,4%. Ankaŭ ekzisaj malplimultoj hungara (0,4%), itala (0,1%) kaj cigana.

Literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slovena literaturo.

La unua libro en la slovena estis presita de la protestanta reformisto Primož Trubar (1508-1586). Vere estis du libroj, Catechismus (katekismo) kaj Abecedarium, kiu estis eldonita en 1550 en Tübingen, Germanio.

La verkistoj konsiderataj kiel la plej gravaj de la slovena lingvo estis la poeto France Prešeren (1800-1849) kaj la prozisto Ivan Cankar (1876-1918). De la unua ekzistas monumento en la urbocentro de Ljubljano, kontraŭ la Tromostovje (en la slovena, la triobla ponto), verko de Jože Plečnik (1872-1957), la plej fama slovena arkiekto, kiu laboris en Prago, Vieno kaj Beogrado.

La literaturo ĉiam havis gravan signifon por la slovena popolo, kiu postvivis multnombrajn invadojn, okupadojn kaj koloniigojn ĝis ĝia sendependiĝo, en 1991.

 
Konstruaĵo de la Ljubljana Universitato

Slovenio estas unu el la eŭropaj landoj kie la loĝantaro plej legas librojn kaj eldonas ĉirkaŭ 4000 libroj are.

Inter ĝiaj verkistoj indas mencii al Anton Tomaž Linhart (1756-1795), Matija Čop (1797 - 1835), unua naturalisto Fran Govekar Anton Aškerc (1856 - 1912), Josip Jurčič (1844 - 1881), Fran Saleški Finžgar (1871-1962), Oton Župančič (1878-1949), France Bevk (1890-1970), Vladimir Bartol (1903-1967), Edvard Kocbek (1904-1981), Srečko Kosovel (1904-1926), Ciril Kosmač (1910-1980), Boris Pahor (1913-), Alojz Rebula (1924-), Drago Jančar (1948-), Aleš Debeljak (1961-) aŭ la konata filozofo Slavoj Žižek (1949-)

Muziko redakti

Slovenio estas lulilo de multaj muzikistoj inkluzive de la renesanca komponisto Jacobus Gallus Carniolus (1550-1591), kiu havas grandan influon en la klasika muziko en Meza Eŭropo kaj en la 20-a jc. Bojan Adamič elstara muzikkomponisto por filmoj.

Inter la nuntempaj popularaj muzikistoj menciindas Slavko Avsenik, Laibach, Vlado Kreslin, Zoran Predin, Pero Lovšin, Silence, New Swing Quartet, DJ Umek, Melodrom, Siddharta, kaj kelkaj aliaj.

Organizaĵoj redakti

Slovenio estas membro de ĉi tiuj organizaĵoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Predčasne volitve v državni zbor 2011, 4. december 2011
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 23: Tolaro verkita de Janko Struĉ.