Slunečná (germane Sonneberg) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa proksimume 5 km sude de Kamenický Šenov, 5 km sudokcidente de Nový Bor kaj 9 km norde de distrikta urbo Česká Lípa sur sudorienta deklivo de arbarriĉa montodorso de Bohemia mezmontaro (germane Sonnebergrücken). Ĝi najbaras kun katastraj teritorioj de municipoj: oriente kun Skalice u České Lípy, sude kun Horní Libchava, sudokcidente kun Volfartice, sudokcidente kun Volfartice - Nová Ves, nordokcidente kun Nový Oldřichov, norde kun Kamenický Šenov kaj Prácheň. Municipon Slunečná karakterizas ĝia randa situo en supermara alteco 360–460 m s. m. Vivas ĉi tie 153 loĝantoj (2023).

Slunečná
(Sonneberk)
germane Sonneberg
municipo
Preĝejo en Slunečná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slunečná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Nový Bor
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Slunečná
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 50° 44′ 09″ N 14° 28′ 57″ O / 50.73583 °N, 14.48250 °O / 50.73583; 14.48250 (mapo)
Katastro 6,21 km² (621 ha) Slunečná u České Lípy
Loĝantaro 153 (2023)
Denseco 24,64 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 473 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 546275
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slunečná (Česká Lípa District)
Retpaĝo: www.slunecna.info
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Volfartice, Skalice u České Lípy, Horní Libchava, Kamenický Šenov kaj Nový Oldřichov.

Historio redakti

Sonorilejo ne troviĝis en la municipo kaj oni tradiciis, ke la lokaj loĝantoj ne bezonis ĝin, ĉar ili aŭdas surgenuiĝadon el Skalice. Post la dua mondmilito estis la devena germana loĝantaro ellandigita kaj anstataŭigita de loĝantoj el enlando.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869594
1880584
1890509
1900494
1910442
1921369
JaroLoĝantoj
1930395
1950226
1961146
1970119
198091
199148
JaroLoĝantoj
200160
2014131
2016129
2017126
2018136
2019133
JaroLoĝantoj
2020139
2021144
2022146
2023153

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
  • Kamparana domo n-ro 12, naskodomo de Josef Jirschik
  • Monumento al Josef Jirschik, ĉe ŝoseo inter la praĝejo, apud lia naskodomo
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
  • Konstruaĵo de eksa lernejo, nun municipa ofico

Signifaj personecoj redakti

  • Johann Georg Jirschik, komercisto, li ekloĝis en urbo Bilbao, firmao Jirschik u. Sohn estis nenur unuaklasa domo, sed ĝi trafikis ankaŭ ŝipan transporton,[1] donacisto por la preĝejo en Slunečná.
  • Josef Jirschik (* 3-a de decembro 1815 Sonneberg / Slunečná, † 10-a de decembro 1884 Bilbao), bofilo de J. G. Jirschik, en la jaro 1829 en siaj 14 jaroj li forvojaĝis en Bilbaon, transprenis kun siaj du kunuloj la firmaon post la onklo, en la jaro 1843 li edziĝis, en la jaro 1856 li retiriĝis el la komerca vivo kaj translasis la firmaon al la kunuloj, li mortis kiel 69-a jara sen idoj, li postlasis testamenton el la jaro 1874, kies plenumantino fariĝis la vidviĝinta edzino, donisto por lernejo kaj patrono de municipo Slunečná.[2]
  • Vlastimil Brodský (* 1920, † 2002 Slunečná), aktoro, li aĉetis en Slunečná domon, li ripozas en ĉi tiea tombejo

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Mittheilungen des Nordböhmischen Excursions-Clubs, Kart Fechter: Geschichte des Böhmischen Glashandels
  2. (Neuigkeits) Welt Blatt: Di, 11. August 1885, p. 9