Jakono

(Alidirektita el Smallanthus sonchifolius)

Jakono (Smallanthus sonchifolius) estas tubero el la familio Asteracoj kultivata en la varmaj kaj mildaj regionoj de la Andoj pro sia kraka teksturo kaj dolĉa gusto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jakono
Biologia klasado
Ordo: Asteraloj (Asterales)
Familio: Asteracoj (Asteraceae)
Subfamilio: Asteroideae
Tribo: Millerieae
Genro: Smallanthus
Specio: Smallanthus sonchifolius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Jakonplanto
Jakonplanto kun tuberoj
Jakonfloro
Jakonfloro
Tubero

Kvankam kelkfoje ĝin oni konfuzas kun la hikamo, la jakono estas vere proksima “parenco” de la sunfloro kaj la topinamburo (Helianthus tuberosus) (Terpiro).

Priskribo redakti

Ĉi tiuj plantoj produktas du specojn de radikoj: tiuj kiuj disvastiĝas kaj tiuj kiuj rezerviĝas. La radikoj kiuj disvastiĝas kreskas sub la grundo kaj produktas novajn burĝonojn kiuj iĝos la surteraj partoj de nova planto. Ĉi tiuj radikoj similas al topinamburo. La radikoj kiuj rezerviĝas estas grandaj kaj manĝeblaj kun tuberoj kiuj povas pezi ĝis 1 kg.

La jakon-plantoj povas atingi 1,5 ĝis 2 metrojn, kvankam en kelkaj okazoj ili kreskas eĉ pli. Ĉi tiu daŭrfolia planto produktas malgrandajn florojn, flavajn kaj apenaŭ videblajn fine de la kreskosezono. Male al aliaj radik-legomoj kultivitaj de la inkaoj kiaj la ojuko kaj okao, la jakono ne estas sensiva al la lumperiodoj, kaj ĝi povas doni komercan rikolton en la tropikoj.

Ĝi atingis unuafoje Japanion en la 1970-aj jaroj, kaj de tie ĝi etendiĝis al aliaj landoj de Azio, precipe Sud-Koreio, Ĉinio, Filipinoj, Tajvano kaj en la nuno ĝi vaste disponeblas en ĝiaj bazaroj. Poste, en 1985, ĝi atingis Nov-Zelandon.

La jakono bone krekas en la sudo de Aŭstralio (inkluzive de Tasmanio), kie la klimato estas milda kaj la kreskosezono estas longa. Ĵuse ĝi eniris en la bazarojn kaj magazenojn de terkultivistoj kaj vendejoj pri naturaj kaj dietaj manĝaĵoj en Usono.

Proprecoj redakti

La manĝeblaj radikoj enhavas inulinon, nedigesteblan sukeron, kio signifas ke kvankam ĝi dolĉas, tiu ĉi sukero ne estas asimilita de la homa metabolismo. Pro tio ĉi, la radikoj povas esti manĝataj kaj uzataj kontraŭ la kolesterolo kaj diabeto kaj tre ofte uzataj kiel antaŭbiotiko kaj dolĉigaĵo.

Ĝi havas antaŭbiotikojn kaj oni kredas ke ĝi havas favorigan efekton ĉe la intesta flaŭro. Ĝia radiko posedas vitaminojn B1, B kaj C kaj precipe konsistas el akvo kaj fruktoligosakaridoj.

Etimologio redakti

Ĝia nomo venas de la vorto en keĉua lingvo yakun, substantiva flesio de la vorto yaku kiu rilatas al la akvo, ĉar la jakono estas sufiĉe akvoza, dolĉa kaj saniga.