Smirgo estas nigra aŭ malhel-griza ŝtono kompona el fajnaj kristaloj de korundo kaj spinelo miksitaj kun magnetitohematito.

Oni elfosas ĝin precipe en Turkio, en la regiono de Izmiro (kies greka nomo estis Smyrna) kaj en Grekio en insuloj Cikladoj (ĉefe Naksoso).

Uzo redakti

Tiu ŝtono estis uzata de jam dum antikva tempo kiel muelŝtono, kaj, pulvorigita, kiel abraziilo: la korundo havas durecon de 9 sur la Mohs-skalo.

Gluata sur paperontolon, ĝia pli-malpli fajna pulvoro donas la smirgan paperon aŭ la smirgan tolon

La smirga pulvoro miksita kun oleo aŭ akvo faras paston uzata por fari netralasivajn ŝtopilojn el vitro.

Oni metas tavoleton da tiu pasto sur vitran konusforman stopilon, kiun oni frote turnigas en la faŭko de la flakono. La smirga pasto abrazias kaj la internon de la faŭko kaj la ŝtopilon, tielmaniere ke la ŝtopilo alĝustigas al la flakono.

Nuntempe, la smirgo perdis iom de sia graveco, pro la apero de novaj tipoj de abraziiloj (karbido de silicio aŭ de volframo)