Smithson Tennant (1761-1815) (n. en Selby, Norda Jorkŝiro,  Anglio, en la 30-a de novembro 1761 - m. en Bulonjo sur Maro,  Francio, en la 22-a de februaro 1815) estis angla kemiisto kaj malkovrinto de la kemiaj elementoj Osmio kaj Iridio. Li ankaŭ kontribuis por elmontri la identecon inter la diamanto kaj la lignokarbo. La mineralo tenantito[1] ricevis tiun nomon liaomaĝe.

Smithson Tennant
(1761-1815)
Persona informo
Naskiĝo 30-a de novembro 1761
en Selby, Norda Jorkŝiro,  Anglio
Morto 22-a de februaro 1815
en Bulonjo sur Maro,  Francio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kancero vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Memorigilo Smithson Tennant
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li principe vizitadis la Gramatikan Lernejon en Beverley, la plej antikva publika lernejo en Anglio, fondita ĉirkaŭ la jaro 700 p.K. Li komencis siajn studojn pri Medicino en la Universitato de Edinburgo, en 1781, kie li konis Joseph Black[2], sed, en la venonta jaro, li translokiĝis al la Universitato de Kembriĝo, kie li sin dediĉis al botaniko kaj kemio. Inter 1784 kaj 1786, li vojaĝis al Danio, Svedio, Francio kaj Nederlando, kaj dum tiuj studpromenoj li konatiĝis kun Carl Wilhelm Scheele, Johan Gottlieb Gahn, Claude Louis Berthollet kaj eble Antoine Lavoisier. Ĉi-renkontiĝoj kun la sciencistaro donis al li ideon tre malsimilan for de la tradiciaj konceptoj de la flogistono.

En 1786, li reiris al Kembriĝo, kie li doktoriĝis pri Medicino, tamen, li neniam oficis kiel kuracisto kaj ĉiam sin dediĉis al kemio. En 1788, li ricevis sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Fiziko. Post la morto de sia patrino, li heredis kelkajn proprietaĵon ĉirkaŭ Selby kaj akiris aliajn apud Cheddar[3], kie li elvolvis kelkajn agrikulturajn eksperimentojn. En 1791, li informis la Reĝan Societon de Londono lia interesega malkovro pri ia maniero ekstrakti karbonon de la karbonata acido.

En 1796, li sendis dokumento al la sama Reĝa Societo informante siajn malkovrojn Pri la Naturo de la Diamanto. En tiu raporto, li rakontis kelkajn siajn eksperimentoj, malkovrante ke la diamanto ne produktis pli da karbonata acido ol la sama kvanto da lignokarbo. En unu el liaj eksperimentoj rilate al la kruda plateno, li malkovris ian karakterizan nigran pulvoron, enhavantan du novaj metaloj, kiujn li nomis Iridio kaj Osmio. Dank'al al tiu malkovro, li ricevis la medalon Copley, en 1804. La dokumento kie li rakontas la malkovron titoliĝas "Pri du metaloj trovitaj en iu Nigra Pulvoro"[4], restanta post la platensolvaĵo[5]. En 1813, li nomumiĝis profesoro pri kemio, en Kembriĝo.

En aŭtuno 1815, Tennant ree vizitis Francion, kaj, post pasi la vintron en Parizo, li alvenis al Bulonjo sur Maro, en la 20-a de februaro, intencante enŝipiĝi al Anglio, akompanata de la Barono Bulow. Kvankam la vetero ne estis favora, ili promenrajdis kune, en la 22-a, por viziti la kolumnojn de Napoleono Bonaparte, kaj revenante, ili prenis flankan vojon por ekzameni etan fortreson. Bedaŭrinde, la levponto, sur kiu ili devus trapasi, ne estis sekura, kaj rompiĝis, kaj la du vojaĝantoj falis el siaj ĉevaloj en la fosaĵon. La falo lasis lin senparola kaj li mortis post kelkajn horojn.

Selektita verkaro redakti

  • Collection of Articles on Metals, 1795
  • On the Action of Nitre Upon Gold and Platina. By Smithson Tennant, Esq. F.R.S. From the Philosophical Transactions, 1797
  • On the Composition of Emery ..., 1802
  • On Two Metals Found in the Black Powder Remaining After the Solution of Platina, 1804
  • On Different Sorts of Lime - 1810
  • Notice Respecting Native Boracic Acid, 1811
  • On the Means of Producing a Double Distillation by the Same Heat, - 1914

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Tennantito: kies kemia formulo estas Cu6[Cu4(Fe,Zn)2]As4S13
  2. Personensuche
  3. La angla urbo Cheddar lokiĝas en la graflando Somerset.
  4. Two metals found in the Black Powder.
  5. On two metals found in the Black Powder remaining after the solution of Platina.
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj