Smrdáky [smrdAki], hungare Büdöskő [budoŝkO] estas vilaĝo kaj kuracbanloko en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica. Ĝis 1898 la oficiala nomo estis Szmrdák [smrdAk], poste pro la odoraĉa kuracakvo nomiĝis Büdöskő (=odoraĉa ŝtono).

Smrdáky troviĝas en la plej griza parto
Preĝejo de Smrdáky

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Smrdáky situas laŭ traira flankovojo. Senica troviĝas 7 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1436 en formo "Zmrdec", la banejo en 1617. Tie estas la plej sulfura akvo de Eŭropo. La unuaj bandomoj konstruiĝis en 1833. Post 6 jaroj ankaŭ kastelo konstruiĝis. En 1910 loĝis en Büdöskő 324 homoj, (304 slovakoj, 5 germanoj, unusola hungaro). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Smrdáky 646 homoj, (637 slovakoj, 7 ĉeĥoj, 2 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti