Snikerdudlo

speco de biskvito kun cinamo

Snikerdudlo (angle snickerdoodle) estas speco de biskvito el faruno, buterooleo, sukero kaj cinamo, kun aldono de kalia bitartrato kaj natria bikarbonato. Kelkfoje oni aldonas ankaŭ ovojn. En modernaj receptoj anstataŭ kalia bitartrato kaj natria bikarbonato kutime uziĝas bakpulvoro .

Snikerdudloj

Temas pri facile fareblaj biskvitoj, kiuj bone konserviĝas dum pluraj tagoj. Ili karakteriziĝas per la fendeca kovraĵo kaj povas esti aŭ molaj, aŭ krakaj laŭ la plaĉo kaj fornotempo. La bakotaj masbuloj povas esti premitaj kaj dekoraciitaj per forko por havi pli fajnajn kaj krakrajn biskvitojn, aŭ povas resti bulecaj por havi pli dikajn kaj molajn biskvitojn. Ekzistas multaj variaĵoj de tiu ĉi malnova recepto.

Etimologio redakti

Ekzistas multaj proponoj kaj teorioj pri la origino de ĝia nomo kiu eble estas ĝermandevena (Schneckennudeln) aŭ eĉ simpla anekdoto (heroo de komencoj de la 20a jarcento nomata Snickerdoodle), aŭ eĉ tradicio de la usona regiono Nov-Anglio kiu konsistis el doni amuzajn nomojn al biskvitoj.