Snoqualmie Pass (montpasejo)
Montpasejo Snoqualmie (angle Snoqualmie Pass) estas montpasejo tra kiu pasas la ŝoseo I-90 trans la Kaskadan Montaron inter la okcidenta kaj orienta partoj de la usona ŝtato Vaŝingtonio. La plej alta punkto en la montpasejo situas 919 metrojn super la marnivelo. Dum la vintraj monatoj la montpasejo estas ŝatata loko por skiado kaj aliaj neĝaj sportoj fare de la loĝantoj de la urboj de okcidenta Vaŝingtonio, inkluzive de Seatlo, kiu situas 85 km okcidente de la plej alta parto de la montpasejo.
Snoqualmie Pass | |||
---|---|---|---|
fervoja montpasejo | |||
supermara alteco |
921 m | ||
Geografia situo | 47° 25′ N, 121° 24′ U (mapo)47.41-121.406Koordinatoj: 47° 25′ N, 121° 24′ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Fontoj redakti
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.