Socia esplorado estas esplorado farita fare de sociaj sciencistoj sekvantaj sisteman planon. Sociaj esplormetodaroj povas esti klasifikitaj laŭ kvanta / kvalita dimensio.[1]

  • Kvantaj dezajnoj aliras sociajn fenomenojn tra kvantigebla indico, kaj ofte fidas je statistika analizo de multaj okazoj (aŭ trans intencite dezajnitaj traktadoj en eksperimento) por krei validajn kaj fidindajn ĝeneralajn asertojn. Ligite al kvanto.
  • Kvalitaj dezajnoj emfazas komprenon de sociaj fenomenoj tra rekta observado, komunikado kun partoprenantoj, aŭ analizo de tekstoj, kaj povas substreki kuntekstan subjektivan precizecon super ĝeneraleco. Ligite al kvalito.

Kvankam metodoj povas esti klasifikitaj kiel kvantaj aŭ kvalitaj, la plej multaj metodoj enhavas elementojn de ambaŭ. Ekzemple, kvalita datuma analitiko ofte implikas sufiĉe strukturitan aliron al kodigado de la krudaj datenoj en sistemajn informojn, kaj kvantigado de interkodilfidindeco.[2] Tiel, ekzistas ofte pli kompleksa rilato inter "kvalitaj" kaj "kvantaj" aliroj ol estus sugestita desegnante simplan distingon inter ili.

Sociaj sciencistoj utiligas vicon da metodoj por analizi vastan larĝon de sociaj fenomenoj: de censaj enketodatenoj derivitaj de milionoj da individuoj, ĝis la profunda analizo de la sociaj travivaĵoj de ununura agento; de monitorado kio okazas sur nuntempaj stratoj, al la enketo de antikvaj historiaj dokumentoj. Metodoj fiksiĝintaj en klasika sociologio kaj statistiko formis la bazon por esplorado en aliaj disciplinoj, kiel ekzemple politika scienco, amaskomunikilaj studoj, programtaksado kaj merkat-analizo.

Referencoj redakti

  1. Shackman, Gene. What is Program Evaluation, A Beginner's Guide. Module 3. Methods. The Global Social Change Research Project. 2009. Disponebla ĉe http://www.ideas-int.org. See Resources.
  2. Elizabeth H Bradley; Leslie A Curry; Kelly J Devers (August 2007). "Qualitative Data Analysis for Health Services Research: Developing Taxonomy, Themes, and Theory". Health Serv Res. 42 (4): 1758–1772. PMC 1955280 Senpaga alirebla ĉe [1] Alirita la 1an de Julio 2017. PMID 17286625. doi:10.1111/j.1475-6773.2006.00684.x.

Bibliografio redakti

  • Earl Babbie, The Practice of Social Research, 10th edition, Wadsworth, Thomson Learning Inc., ISBN 0-534-62029-9
  • Glenn Firebaugh, Seven Rules for Social Research, Princeton University Press, 2008, ISBN 978-0-691-13567-0
  • W. Lawrence Neuman, Social Research Methods: Qualitative and Quantitative Approaches, 6th edition, Allyn & Bacon, 2006, ISBN 0-205-45793-2
  • Charles C. Ragin, Constructing Social Research: The Unity and Diversity of Method, Pine Forge Press, 1994, ISBN 0-8039-9021-9