Socia grupo estas organiziĝo de homoj dum ties interagadoj. La interagado aperas ne nepre kiel rekta fizika kontakto - eĉ en Interreto povas formiĝi grupoj.

La grupo havas karakterizan strukturon, ĝenerale kun du gvidantoj, el kiuj unu gvidas la komunan laboron, alia zorgas pri „sentoj”. La anoj agadas por komuna celo, akceptita de la grupanoj. (La komunan celon oni ne ĉiam deklaras - ekz. familio)

La grupo estas ĉiam pli ol aro de individuoj, la grupa aparteno iugrade difinas la konduton, eĉ se oni ne estas kune.

La kuntena forto de la grupo dependas de la simpatio inter la grupanoj kaj de la malfacileco de la aniĝo. Gravas ankaŭ, kiugrade la grupo helpas la unuopulojn.

Vidu ankaŭ redakti