Solidaro, solidarecosocia solidareco estas sento de interdependo kaj reciproka interhelpo inter homoj, ĉefe membroj de specifa grupo, organizaĵo aŭ socitavolo. Ĝi estas ligila sento inter tiaj membroj. Tiele tiu vorto tre ofte uzatas kiel titolo de sindikatoj, laboristaj organizoj, ties gazetoj, ktp., kiel ekzemple konata pola sindikato nome Solidareco, kiu ludis gravan rolon en la fino de la komunisma epoko de la ŝtato.

Solidaro
sociaj rilatoj
vdr
Levita pugno solidare de la laborista movado

En Esperantujo redakti

 
 Multnombraj sciencaj verkoj estas skribitaj pri tiu temo. Diversaj religioj proklamis la principon kiel unu el fundamentoj de la respektiva religia koncepto. La filozofio pridiskutis la demandon ĉiuflanke. Multe kaj ofte oni parolas pri ĝi. Tamen nur ni, la uzantoj de la Internacia Lingvo, ne nur parolas pri tuthomara solidareco, ne nur mense ĝin komprenas, sed ankaŭ sentas ĝin. Ni konkrete sentas, ke ĉiuj homoj – sen ia ajn konsidero al la diferencoj rasaj, naciaj, lingvaj aŭ religiaj – estas kaj devas esti egalaj en sia kvalito de homoj. Tial ni ankaŭ sentas, ke devas malaperi ĉiu ajn formo de subpremado aŭ de superregado de unu popolo super la alia, ke devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj. Mallonge, ni profunde sentas la veran universalismon, kies konsistaj partoj estas egaleco de ĉiuj homoj, spirita libereco, socia justeco kaj interpopola paco
— Retoriko, Ivo Lapenna, 1950

Vidu ankaŭ redakti