Malfermi ĉefmenuon

Socialdemokrata Laborista Partio

Nederlanda estinta politka partio

La Socialdemokrata Laborista Partio (nederlande Sociaal-Democratische Arbeiderspartij, mallonge SDAP) estis socialdemokrata politika partio en Nederlando inter 1894 kaj 1946. La partio fondiĝis el la Socialdemokrata Ligo kaj unuiĝis post la dua mondmilito kun du aliaj partioj al Partio de la Laboro.

Socialdemokrata Laborista Partio
Sociaal-Democratische Arbeiderspartij
Emblemo de Socialdemokrata Laborista Partio
Lando Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Fondiĝo 26-a de aŭgusto 1894
Loko de fondiĝo Zwolle, Nederlando
Dissolvo 1946
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Socialdemokratio, socialismo
Internacia aliĝo Dua Internacio
Ĵurnalo Het Volk
Junulara organizaĵo Arbeiders Jeugd Centrale
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

HistorioRedakti

De skismo al skismo (1894 ĝis 1909)Redakti

Dek du anoj de la Socialdemokrata Ligo (SDB) fondis SDAP je la 26-a de aŭgusto 1894 en Zwolle. La plej gravaj de la “Dek du Apostoloj” estis Henri Polak, Pieter Jelles Troelstra kaj Willem Vliegen. La kaŭzo de la fondiĝo estis ke Ferdinand Domela Nieuwenhuis estis malsukcesa parlamentano de SDB inter 1888 kaj 1891. La aliaj nederlandaj parlamentanoj malŝatis socialiston en la parlamento kaj bojkotis ĉion, kion Domela Nieuwenhuis sugestis. Domela Nieuwenhuis decidis tial ke la parlamenta vojo ne estas ebla por socialismo. La nova SDAP ja volis uzi la parlamenton.

En 1897 SDAP havis du seĝojn en la Dua Ĉambro kaj la parlamenta laboro iĝis la plej grava. La partio aliĝis la Duan Internacion. La partio celis socialisman socion, en kiu la plej gravaj industrioj kaj la gajno de mineraloj apartenis al la ŝtato.

La partio havis du flankojn. La unua estis reformista kaj la alia estis ortodokse marksista. La marksistoj havis propran revuon, De Tribune. Tial, ili estis nomataj la Tribunistoj. En la kongreso de la 13-a kaj 14-a de februaro 1909 en Deventer, la partiestraro de SDAP eksigis la Tribunistojn. La 14-a de marto 1909, la Tribunistoj kun kvarcent aliaj marksistoj fondis la Socialdemokratan Partion.

Tra la mondmilitoj (1910 ĝis 1946)Redakti

SDAP batalis por universala voĉdonrajto kaj sociaj leĝoj, kiel ekzemple la ŝtata pensio. La enkonduko de universala voĉdonado en 1917 donis al SDAP grandan gajnon de seĝoj en parlamento. Post la rusa Oktobra Revolucio de 1917 kaj la germana Novembra Revolucio de 1918, Troelstra kredis ke ankaŭ Nederlando pretis por revolucio. Lia revolucia provo fariĝis grava malsukcesaĵo.

Johan Willem Albarda sekvis Troelstra kiel partiestro en 1925. En la 1930-aj jaroj SDAP kaj la aliaj nederlandaj parlamentaj partio pli kaj pli interkonsentis, parte ĉar SDAP rezignis la batalon por tuta senarmigo. En Amsterdamo SDAP estis tre sukcesa kaj liveris multajn komunumestraranojn (inkluzive Monne de Miranda kaj Floor Wibaut). De 1939 SDAP liveris du ministrojn (Albarda kaj Jan van den Tempel) al la kabineto De Geer II.

Dum la dua mondmilito, SDAP kaj ĝia ĵurnalo Het Volk estis malpermesitaj de la germanaj okupantoj. La estro kaj postea ĉefministro Willem Drees ludis gravan rolon en la sekretaj konsultoj inter la diversaj partioj pri postmilita nederlanda politiko. Het Volk daŭris post 1945 kiel Het Vrije Volk.

En 1946, la Partio de la Laboro fondiĝis el SDAP, la Libera Demokrata Ligo (VDB) kaj la Kristane-Demokrata Unio (CDU).

MembrojRedakti

SDAP kaj EsperantoRedakti

SDAP havis anojn tra la Nederlanda laborista Esperanto-movado. En Vikipedio, la sekvaj esperantistaj anoj havas proprajn paĝojn:

Vidu ankaŭRedakti