Socialdemokratio

ideologia socia movado
Ne konfuziĝu kun: Demokrata socialismo.

Socialdemokratiosocialdemokratiismo estas politika, socia, kaj ekonomia ideologio, kiu subtenas ekonomian kaj socian intervenon fare de la ŝtato kadre de liberalisma demokratio kaj kapitalisma miksa ekonomio. La ĉefaj iloj de socialdemokratoj estas:

Socialdemokratio
politika ideologio • ekonomika ideologio
reformist socialism • demokrata socialismo
vdr
La Ruĝa Rozo estas ofta simbolo de socialdemokrataj partioj

La Tria Vojo kaj Skandinava Modelo redakti

Tamen socialdemokratoj historie celis demokrate-socialisman socion, nuntempaj socialdemokratoj celas krei kapitalisman sistemon kiu havos pli demokratajn, egalemajn, kaj solidaremajn kondiĉojn. Pro la longdaŭra regado de socialdemokrataj partioj en Nordio kaj iliaj influoj en la socia-ekomia disvolviĝo de tiuj landoj, socialdemokratio estas ofte ligita kun la skandinava modelo en la lasta parto de la 20-a jarcento.

Socialdemokratio komenciĝis kiel ideologio kiu subtenis pacan reformisman transiron de kapitalismo al socialismo uzante la disponeblajn ilojn de la burĝa ŝtato. Tiu strategio malsamis al revolucia socialismo ligita kun marksismo. En la frua postmilita periodo en Okcidenta Eŭropo, socialdemokrataj partioj malakceptis stalinismajn politikajn kaj ekonomiajn modelojn tiam uzataj en la Sovetunio. Tiuj partioj provis du vojojn. Ili aŭ volis trovi alian manieron por atingi socialismon aŭ ili volis kompromisi inter socialismo kaj kapitalismo. Tiutempe socialdemokratianoj subtenis miksan ekonomion per la superrego de kapitalismaj celoj kun nur kelkaj esencaj servfirmaoj (elektro, akvo, karbo, kominkado, transportado, kloako) sub publika regado. Socialdemokratio iom poste estis ligita kun kejnsisma ekonomiko, ŝtato interveno, kaj la socialema ŝtato kaj forlasis la antaŭan celon de anstataŭigi kapitalismon (privata regado de rimedoj, travivi per salajroj).

La Tria Vojo (1990-2010) redakti

 
Wim Kok, la vizaĝo de nederlanda tria-vojismo

Dum la populareca kreskado de dekstra politiko en la Unua Mondo dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, gravaj socialdemokrataj partioj eksubtenis la tielnomatan Trian Vojonsocialliberalisma ideologio kiu celis kunigi ekonomie dekstran politikon kaj socie maldekstran politikon — por savi iliajn partiojn. Konataj tria-vojistoj estas socialdemokratoj Tony Blair kaj Wim Kok kaj socialliberalisto Bill Clinton.

Reviviĝo de demokrata socialismo (2010-nun) redakti

En la 2010-aj jaroj socialdemokratoj ekis forte opozicii tria-vojismon. En la Unuiĝinta Reĝlando, la elekto de demokrata socialisto Jeremy Corbyn kiel partiestro de la Brita Laborista Partio estis turnpunkto por brita socialdemokratio. En Usono la kreskanta populareco de Alexandria Ocasio-Cortez kaj Bernie Sanders estas similaĵo. Tamen, ene de socialliberalistaj rondoj, la Tria Vojo estas ankoraŭ grava ideologio, vidu franca prezidanto Emmanuel Macron.

Socialdemokratio kaj Esperanto redakti

 
Karl Kautsky, la vizaĝo de kontraŭbolŝevika socialismo

Antaŭ la unua mondmilito la ĉefa teoriulo de la germana socialdemokratio estis Karl Kautsky (1854-1938). Li vaste popularigis la marksisman idearon sed samtempe tre skeptikis pri la bolŝevika revolucio en Rusio. Kautsky, kiel unua, metis la demandon de la mondlingvo en la marksisman teorion. Hazarde li faris tion en 1887, t.e. en la jaro kiam L. L. Zamenhof eldonis sian projekton de Internacia Lingvo. Kautsky esence forlasis la ideon pri supernacia, universala lingvo — kiu ja estis heredaĵo de la utopia socialismo — kaj samtempe ekskludis la eblecon, ke lingva unueco kreiĝos per artefarita lingvo. Li plue opiniis, ke la malapero de malgrandaj lingvoj estas neevitebla rezulto de la ekonomia progreso. Fakte, tiu ortodoksa marksisma teorio de Kautsky montris malkomprenon pri la aspiroj de malgrandaj nacioj. Kautsky estis tre influhava kaj oni povas rigardi lian vidpunkton kiel la bazon de la esence negativa sinteno de marksistoj kaj socialdemokratianoj al la demando de neŭtrala internacia lingvo.

Malgraŭ tio, kelkaj socialdemokratiaj grupoj emis al Esperanto. La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, okazita en Bielsko 1924 akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendis al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokis eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj.

Kelkaj socialdemokratoj redakti

Kelkaj konataj socialdemokrataj politikistoj estas

Socialdemokrataj partioj redakti

Aliaj organizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti