Socialdemokratoj (Slovenio)

politika partio en Slovenio
Tiu ĉi artikolo traktas la politikan partion „Socialdemokratoj de Slovenio“ (slovene Socialni demokrati), ne miksenda kun la partio SDS, la eksa "Socialdemokrata Partio de Slovenio" kaj nuna „Slovena Demokratia Partio“.

La partio Socialdemokratoj de Slovenio - slovene Socialni demokrati - estas politika partio en Slovenio. Ĝi ekestis en 2005 el la antaŭa partio Združena lista socialnih demokratov (en Esperanto "Unuiĝinta Listo de la Socialdemokratoj") kaj estas inter la plej signifaj partioj de Slovenio. La partia prezidanto estas Borut Pahor. La partio membras en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj kaj la partiano Milan Kučan estis la unua ŝtata prezidento de Slovenio. En 2007 la partia kandidato Danilo Türk gajnis la baloton pri la prezidento de Slovenio. La partia prezidanto Borut Pahor ekde novembro 2008 estas ĉefministro de Slovenio.

Eksteraj ligiloj redakti