Socialema ŝtato estas koncepto de registaro en kiu la ŝtato ludas ŝlosilan rolon en la protekto kaj helpo al la sociala kaj ekonomia bonfarto de ties civitanoj. Ĝi estas bazita sur la principoj de egaleco de oportunoj, egaleca distribuado de riĉo, kaj publika respondeco pri tiuj kiuj ne kapablas havigi al si la minimumajn provizojn por havi bonan vivon. La ĝenerala termino povas utili por vario de formoj de ekonomia kaj socia organizado.[1] La sociologo T. H. Marshall priskribis la modernan socialeman ŝtaton kiel distinga kombino de demokratio, bonfaro kaj kapitalismo.[2]

Procento de la MEP en socialaj elspezoj en landoj de la OEKE, en 2013; Malhelblua >30%; helblua 25–30%; malhelverda 20–25%; helverda 0–20%.

Modernaj socialemaj ŝtatoj estas por ekzemplo Germanio, Francio, Belgio kaj Nederlando,[3] same kiel la nomataj Nordlandoj, nome Islando, Svedio, Norvegio, Danio kaj Finnlando[4] kiuj uzas sistemon konatan kiel Nordia modelo aŭ Skandinava modelo. Esping-Andersen klasigis la plej disvolvigitajn socialemajn ŝtatojn en tri kategoriojn: socialdemokrata, konservativa kaj liberala.[5]

La socialema ŝtato postulas transigon de financoj el la ŝtato al la havigitaj servoj (t.e. sansistemo, edukado ktp.) same kiel rekte al individuoj ("bonfaro"), kaj estas financata pere de impostoj. Ĝi estas ofte referencata kiel tipo de miksa ekonomio.[6] Tiuj impostoj kutime inkludas pli grandan enspezimposton por personoj kun pli altaj enspezoj, nome progresema impostado. Proponantoj ofte argumentas ke tio helpas malpliigi la enspezodiferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.[7][8]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Welfare state, Encyclopedia Britannica Online. Alirita la 4an de Majo 2018.
  2. Marshall, T H. Citizenship and Social Class: And Other Essays. Cambridge [Eng.: University Press, 1950]. Print.
  3. Shorto, Russell (29a de Aprilo, 2009). Going Dutch. The New York Times (gazeto). Alirita la 4an de Majo 2018.
  4. Paul K. Edwards and Tony Elger, The global economy, national states and the regulation of labour (1999) p. 111
  5. Esping-Andersen (1990); por revizio de lia tiparo vidu Ferragina kaj Seeleib-Kaiser (2011).
  6. "Welfare state." Encyclopedia of Political Economy. Ed. Phillip Anthony O'Hara. Routledge, 1999. p. 1245
  7. Pickett kaj Wilkinson, The Spirit Level: Why More Equal Societies Almost Always Do Better, 2011
  8. Andrew Berg kaj Jonathan D. Ostry, 2011, "Inequality and Unsustainable Growth: Two Sides of the Same Coin?" IMF Staff Discussion Note SDN/11/08, Internacia Monunua Fonduso Alirita la 4an de Majo 2018.

Bibliografio redakti