Socialismo aŭ barbareco

Socialismo aŭ barbareco estis marksisma grupo fondita en 1948 en Parizo de la greko Cornelius Castoriadis kaj de la franco Claude Lefort, post eksmembriĝo el la Internaciista Komunista Partio (tiama franca trockiista partio).

Socialisme ou barbarie.JPG
Kelkaj ekzempleroj de Socialisme ou barbarie

Per la samnoma revuo, la membroj de Socialismo aŭ barbareco disvolvis kritikon, laŭ kiu ambaŭ kampoj okcidenta kaj socialista estas subprememaj kaj forviŝendaj. Iliaj ideoj ligeblas al la maldekstraj tendencoj de la konsilikomunismo, kiuj postulas revolucion fare de laboristaj konsilioj senhierarkiaj, kaj elektantaj delegitojn ĉiumomente eksigeblajn.

Socialismo aŭ barbareco mem dissolviĝis en 1966. La ideologia influo de la grupo, unue marĝena, fariĝis pli grava dum la periodo sekvanta la ribelojn de 1968.