Socialismo de la 21-a jarcento

Socialismo de la 21-a jarcento estas politike nova nocio kaj slogano, kiu difinas novajn formojn de socialismo en la 21-a jarcento.

Ideologiaj famaj figuroj de la pasinteco kiujn laŭ idealoj de 21-a-jarcenta socialismo daŭrigas en la praktiko de la koncepto. Kelkaj el ili estas: politikistoj kiel Salvador Allende,​ Néstor Kirchner;​ revoluciuloj kiel Hugo Chávez,​ Che Guevara,​ Fidel Castro;​ historiaj kiel Simón Bolívar​ kaj religiaj gvidantoj kiel Jesuo Kristo.

Koncepto redakti

La nocio socialismo de la 21-a jarcento estas intertempe en diversaj lingvaj variaĵoj titolo de tuta serio da publikigaĵoj.

Kronologie necesas unue mencii la koncepton disvolvitan de A. V. Buzgalin, kiu aperis unue en la jaro 1996 en la rusa kaj en la jaro 2000 en la hispana. Efektive la unuan instrulibron pri tiu temo ne aŭtoris Heinz Dieterich Steffan {[elparolu hájnc díteriĥ]}, sed rusa verkisto; ĝi titolas "Socialismo de la 21-a jarcento". La libro de Heinz Dieterich Steffan aperis nur en la jaro 1996 [1] kaj estis ekde la 30-a de januaro 2005 disvastiĝata speciale de la venezuela prezidanto Hugo Chávez ekde la kvina Monda Socia Forumo.

La modelo de la socialismo de la 21-a jarcento baziĝas nur parte sur la marksisma filozofio kaj marksisma ekonomia teorio. Speciale la ekonomio de egalvaloro devenas de nemarksista aŭtoro, la bremena sciencisto Arno Peters, kiu famiĝis kiel geografiisto kaj historiisto, antaŭ ol disvolvi la teorion de ekvivalenta ekonomio.

Sed ankaŭ la komencoj de pludisvolvado de la demokratio ĝis rekta partopreno de la civitanoj ne estas aŭtente marksa pensado, sed demokratiteoria metodo. En tio, la kunmeto al socialismo en la 21-a jarcento, fare de Dieterich, estas pli eklektika ol marksisma.

Heinz Dieterich memorigas en sia verko "La socialismo de la 21-a jarcento" (germane: "Der Sozialismus des 21. Jahrhunderts") la tezon de Karlo Markso, ke la historio de la homaro estas la historio de klasbataloj. Dieterich analizas sub tiu premiso la hodiaŭajn spertojn pri la kapitalismo kaj la pereinta orienteŭropa socialismo. Ambaŭ sistemoj ne povis solvi la urĝajn problemojn de la homaro, ekz-e tiujn de malriĉeco, subpremado, detruado de la krudmaterialoj kaj reala politika partopreno de la homoj en decidoj en la demokratio.

Ĉarnira punkto de la pensado de Dieterich estas la baza elemento de la ekvivalentteorio, laŭ kiu la kontribuaĵo de homo al akiro kaj plibonigo de prospero en la socio ne estu plu mezurata laŭ la interŝanĝvaloro (=mono), kapitalo, vidu ankaŭ interŝanĝekonomio, sed laŭ la elspezita labortempo. Laŭ tio, direktoro aŭ proprietulo de fabriko estas pli bone pagata ol iu el liaj laboristoj nur se li elspezis pli da tempo. En Germanio ekzistas jam en la privata spaco grupoj, kiuj provas tion realigi.

La dua kernideo de Dieterich rilatas la eblecojn, kiujn Interreto malfermas por la demokratio: Por la unua fojo en la historio de la homaro, ĉiu povas disponi pri ĉiujn informoj, kiujn li bezonas por politikaj decidoj. Sen kromaj kostoj kaj sen prokrasto ĉia grava politika decido fareblas bazdemokratie per partopreno de ĉiuj civitanoj tra Interreto.

Ĉiuj ĝisnunaj argumentoj kontraŭ bazdemokratio, ekz-e mankanta scio de la civitano, kostoj por kromaj voĉdonadoj kaj malutilaj prokrastoj de decidoj estas, laŭ Dieterich, arĥaiĝintaj pro Interreto. Laŭ tio jam ne ekzistas logika argumento kontraŭ bazdemokratio aŭ partopreniga demokratio, krom tiu de la demando pri potenco.

En Esperanto aperis Heinz Dieterich: Transiroj al la socialismo en la 21-a jarcento, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 22 paĝoj, ISBN 978-2-918300-88-5.

Heinz Dieterich redakti

 
Heinz Dieterich ĉe la Monda festivalo de junularo kaj studentaro en Karakaso 2005

Laŭ propra eldiro, Heinz Dieterich disvolvis sian koncepton de socialismo de la 21-a jarcento en la jaro 1996 kaj publikigis pri tio ekde 2000 mondvaste kun fokuso sur Sudameriko.[2] Dieterich estas konsiderata kiel (neoficiala) konsilisto de la bolivara disvolvoprocezo (reprezentita de la mortinta venezuela ŝtatprezidanto Hugo Chávez kaj de lia posteulo Nicolás Maduro. Laŭ Dieterich, nek la "industrikapitalismo" nek la "historia reale ekzistanta socialismo" sukcesis "solvi la premajn problemojn de la homaro, ekz-e malriĉeco, malsato, ekspluatado, ekonomia, seksisma kaj rasisma subpremado, la detruado de la naturaj vivbazoj kaj la manko de reale partopreniga demokratio".[3]

Ambaŭ sistemoj estis submetitaj al "similaj tropotencaj objektivaj evolukondiĉoj". Dieterich nomas interalie la neceson de kapitalakumulado, la fordismon, la mondmerkaton, la sistemkonkurencon kaj la "nedemokratiaj vertikalaj parti-, soci- kaj ŝtat-strukturoj – kiuj senkompate striktigis la liberecon de la evoluo de la du sistemprojektoj kontraŭ la volo de iliaj protagonistoj."[3]

La nuna epoko staras, laŭ li, sub du "mondhistoriaj signoj": unuflanke "la elĉerpiĝo de la sociaj projektoj de la burĝaro kaj de la historia proletaro, kaj aliflanke la transiro de la nuna burĝa civilizacio al nekapitalisma mondsocio: al universala bazdemokratio.[3] Dieterich postulas la starigon de kvar bazaj institucioj de la nova realo de la postkapitalisma civilizacio:

  1. la ekvivalentekonomio, bazita sur la uzvaloro kaj sur la valorteorio, nemerkatekonomia kaj demokratie determinata de la rektaj valorkreantoj;
  2. la demokratio de plimultoj, kiu pri la esencaj tutsociaj demandoj decidas referendume;
  3. la bazdemokratia ŝtato kiel preprezentanto de la ĝeneralaj interesoj kun konvena protekto de malplimultoj kaj
  4. la racie-etike-estetike memdecidanta civitano kiel kritike respondeca subjekto.“[3]

Ĉe tio temas, laŭ Dieterich, "pri la baza institucieco […], kiu montris al la historia projekto de Markso kaj Engelso ĝian strategian direkton.[3]

Ĉar la ekzistanta socio estas, laŭ Dieterich, anstataŭigenda per "kvalite alia (sistemkontraŭa)", "la programo de la socialismo de la 21-a jarcento estas nepre revolucia."[3]

Das Konzept einer Äquivalenzökonomie ist als Missverständnis von Marx' „Kritik der politischen Ökonomie“ kritisiert worden. So sei es unmöglich, den Wert zur Grundlage eines Wirtschaftssystems zu machen, weil er nicht messbar sei.[4]

Venezuelo redakti

 
Hugo Chávez kantas kun la kuba aŭtor-komponisto Silvio Rodríguez apud la militbazo Fuerte Tiuna en Karakaso, la 1-an de aŭgusto 2004

En Venezuelo, la ŝtatprezidanto Hugo Chávez proklamis la sloganon de la socialismo de la 21-a jarcento. Li menciis ĝin por la unua fojo la 30-an de januaro 2005 okaze de la monda socia forumo. Konsistigaj partoj de la "vojo" al la socialismo de la 21-a jarcento irata de la bolivara revolucio estas, laŭ li, interalie la ŝtata senproprietigo de fermitaj entreprenoj kaj rekomenco de ilia produktado sub kunmastrumado de la laboristoj (ekz-e 51 elcentoj de la societaj partoj estu en la posedo de la ŝtato kaj 49 elcentoj en posedo de kooperativo de la tie laborantaj homoj) aû laborista kontrolo.[5]

Kromaj aspektoj estas la ŝtatigo de ŝlosilaj industrioj kaj de infrastrukturo [6] kaj ankaŭ la regulado de la longeco de la labortago.

Venezuelo de kelkaj jaroj en esencaj punktoj sekvas la proponojn de Dieterich. En la kador de la bolivara revolucio Chávez indikis, ke, por atingi tiun socialismon, estos transira fazo, kiun li nomis revolucia demokratio. Li diris en parolado en la jaro 2006: "Ni decide intencas konduki la bolivaran revolucion direkte al socialismo kaj fari kontribuaĵon survoje al la socialismo, al socialismo de la 21-a jarcento, kiu baziĝas sur solidareco, frateco, amo, libereco kaj sur egaleco". Ankaŭ tiu socialismo ne estas antaŭdestinita. Male, Chávez diris: "Ni devas transformi la metodon de la kapitalo kaj transiri al nova socialismo, kiu estas ĉiutage nove konstruenda".[7]

Chávez submetis sin en la lastaj 10 jaroj al proksimume 10 elektoj kaj referendumoj, kaj pro tio Dieterich nomis lin la "formaldemokratie plej bone legitimita prezidanto de la mondo". Tamen Dieterich kritikis poste la politikan gvidmodelon de Chávez kiel "ĥarisman-bonapartisman regadmodelon", kiu baziĝas sur la duonreligia identiĝo de liaj adeptoj kun la gvidanto kaj sur liaj revelacioj (paroladoj) kaj kiu estas por la socialismo de la 21-a jarcento same evitendaj kiel la gvidmodelo de Fidel Castro, kiun Chávez publike honoris.[8]

En aŭgusto 2011 Dieterich deklaris sian rompon kun Chávez kaj skribis, ke la granda okazo de Chávez starigi la unuan sciencan kaj demokratian socialismon de la 21-a jarcento estas "por ĉiam perdita".[9][10]

En la jaro 2003 Hugo Chávez prezentis en eldono de sia ĉiusemajna radielsendo "Saluton Prizidanto" la proponon de Giulio Santosuosso por la socialismo de la 21-a jarcento, la "socialismon en liberala paradigmo",[11] en kiu la aŭtoro kredas, ke la mondo kadre de ampleksa ideologia novorientado estos la rezulto de la okazantaj paradigmoŝanĝoj en la ekonomio; tiel la malnova modelo estas mortinta, sed ankoraŭ ne aperis la novaj kriterioj, kiuj ebligas konceptan novorientadon. Por kontribui al trovado de tiuj kriterioj, li proponas relegi la historion de la politika ekonomio, ĉar laŭ lia opinio kelkaj el tiuj kategorioj pro nociaj malklareco en tiu fako ne montriĝas: la unua malklareco, kiun ni spertis en la lastaj cent jaroj, identigas kapitalismon kun liberalismo, la dua montriĝis en tiu ĉi jarcento kaj identigas socialismon kun ŝtatismo. Lia tezo estas, ke la plej rapida vojo por atingi la justan socion, kiun ĉiuj alstrebas, atingeblas per alianco inter socialismo kaj liberalismo, tiel ke unuflanke la socialismo estas dislimita disde la ŝtatismo kaj aliflanke la liberalismo disde la kapitalismo.

La ministrejo pri peza industrio en Venezuelo laboras ekde 2006 ĉe la konstruado de mondvasta Open Source-projekto por moderna komputile apogata planekonomio laŭ la matematikaj modeloj de la informadikisto Paul Cockshott kaj de la ekonomikisto Allin Cottrell.[12][13]

Nova konstitucio 1999 redakti

La bolivara konstitucio de Venezuelo de 1999 estis ellaborita de la konstituciiga asembleo kun enpreno de proponoj el civitanaj kunvenoj. Ĝi estis akceptita per referendumo en decembro 1999 per 86 elcentoj de la voĉdonantoj. Tiel ĝi estas la unua konstitucio de Venezuelo validigita per popola decido. Pro la civitana partopreno ĉe ĝia ellaborado ĝi estas konata al multaj venezuelanoj, kaj ili elvokas ĝin fronte al la administracio kiam ili insistas pri siaj garantiitaj rajtoj.

Fontoj redakti

  1. Interview mit Heinz Dieterich
  2. Entrevista a Heinz Dieterich
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Heinz Dieterich: „Der Sozialismus des 21. Jahrhunderts – Wirtschaft, Gesellschaft und Demokratie nach dem globalen Kapitalismus“, Einleitung
  4. Ingo Stützle: Dem Wert auf der Spur: Von der Unmöglichkeit, den Wert zu messen, ohne sich einen abzubrechen[rompita ligilo] (10 Seiten pdf), in Z. Zeitschrift Marxistische Erneuerung, Nr. 71, 2007, Seite 154–163
  5. Dario Azzellini: Venezuela: Besetzte Betriebe, Enteignungen und Arbeitermitverwaltung. Präsident Chávez denkt an die „Wende zum Sozialismus des 21. Jahrhunderts“, El: Freitag 43, 28-a de oktobro 2005
  6. Juan Forero: Chavez Restyles Venezuela With „21st-Century Socialism“ Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, El: The New York Times, 3-a de novembro 2005
    Peter Burghardt: „Sozialismus des 21. Jahrhunderts“, Venezuela verstaatlicht Schlüsselbranchen. Venezuelas Präsident Hugo Chávez macht Ernst mit seinem „Sozialismus des 21. Jahrhunderts“. Die Branchen Telekommunikation, Strom und Öl sollen verstaatlicht werden., El: Süddeutsche Zeitung, 10-a de januaro 2007
  7. Die Fehler der stalinistischen Bürokratie im Gegensatz zum Sozialismiús des 21. Jahrhunderts und „Sozialismus des 21. Jahrhunderts“.
  8. Heinz Dieterich: La conducción política de Fidel y Hugo Chávez en: aporrea.org de la 12-a de julio 2011, elŝutita la 15-an de junio 2012 (hispane)
  9. Heinz Dieterich: El día de la ruptura con Hugo Chávez Arkivigite je 2012-07-22 per la retarkivo Wayback Machine en: Kaos en la Red de la 15-a de aŭgusto 2011, elŝutita la 14-an de junio 2012 (hispane)
  10. Heinz Dieterich, the ideologue of the 21st Century Socialism, breaks with Chávez en: El Universal de la 16-a de aŭgusto 2011, elŝutita la 14-an de junio 2012 (angla)
  11. [1]
  12. Junge Welt: „Planwirtschaft – auf der Höhe der Zeit (PDF; 31 kB)“ - Helmut Dunkhase / Dieter Feuerstein – 10-a de januaro 2006
  13. Junge Welt: „Zeit statt Geld“ - Paul Cockshott – 21-a de januaro 2008

Literaturo redakti

Interret-ligiloj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti