Sociedad Argentina de Escritores

La Sociedad Argentina de Escritores (SADE, argentina societo de verkistoj) etas asocio kiu aligas la plej gravajn verkistojn de Argentino, kaj konstituas profesian kaj kulturan institucion kun centra sidejo en Bonaero kaj pli ol aliaj tra 50 filioj distribuitaj en la tuta lando, kiel ĉe Kordobo kaj Katamarko.[1]

Sociedad Argentina de Escritores
organizaĵo
Komenco 1928
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Argentino
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estis fondita en 1928 de Leopoldo Lugones (ĝia unua prezidanto kaj por kies honoro oni celebras ĉiujare la tagon de la verkisto en Argentino), Horacio Quiroga, Jorge Luis Borges, Baldomero Fernández Moreno kaj Ricardo Rojas, inter aliaj verkistoj. Krom ili integris ĝian unuan estraron Samuel Glusberg, Manuel Gálvez, Rafael Alberto Arrieta, Enrique Banchs, Leónidas Barletta, Arturo Capdevila, Nicolás Coronado, Roberto Gache, Alberto Gerchunoff, Arturo Giménez Pastor, Roberto F. Giusti, Víctor Juan Guillot, Enrique Larreta, Roberto Ledesma, Carlos Alberto Leumann, Ezequiel Martínez Estrada, Álvaro Melián Lafinur, Félix Lima kaj Pedro Miguel Obligado. Ĝia biblioteko estis fondita de Miguel Alfredo Olivera.

Notoj redakti

  1. «Reseña Histórica» [1] Konsultita la 1an de Januaro 2018.