Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz

(Alidirektita el Societo Lorenz)

En la 15-a de decembro 1975, Getúlio Soares de Araújo, Nelson Pereira de Souza kaj Délio Pereira de Souza kune kun aliaj samideanoj fondis Eldonan Societon Francisko Valdomiro Lorenz. Ĝia sidejo estas en Rio-de-Ĵanejro[1], Brazilo.

Historio redakti

"Ĉio komenciĝis kiam Nelson Pereira de Souza kaj lia frato Délio Pereira de Souza vizitis Getúlio Soares de Araújo, komunan amikon, tiam gvidanton de la Eldona Departemento de Brazila Spiritisma Federacio en Rio de Janeiro. Dum la interparolado Getúlio proponis la fondon de Esperanta libroklubo internacia por diskonigi spiritismon tra la tuta mondo. La vizitantoj tuj akceptis la ideon kaj komencis la laboron. Unue oni invitis samideanojn en Brazilo. Aprobis la ideon kaj aliĝis al ĝi 12 simpatiantoj, kiuj kune kun la tri unuaj cititaj, subskribis la protokolon. La kategorio fondinto estis malfermita al novaj aliĝintoj ĝis la 31-a de marto 1976. Ĝis tiam aliĝis el Brazilo pliaj ok gesamideanoj. El eksterlando aliĝis naŭ homoj el naŭ diversaj landoj."[2]

Agado redakti

Dum la jaro Societo Lorenz laboradas por divastigi spiritismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter spiritistoj. Ĝis la jaro 2000 la Societo disdonis pli ol 50 mil librojn al pli ol 700 samideanoj. En multaj landoj, la membroj tradukis la ricevitajn librojn en sian nacian idiomon, precipe la librojn de Allan Kardec. Multaj societanoj fondis societojn kaj grupojn por studado de Spiritismo en siaj landoj. Societo Lorenz kunlaboras kun UEA ekde 1996. En 1994 ĝi organizis literaturan konkurson. La Societo publikigas, krom librojn, la trimonatan bultenon Komunikoj kaj la jaran Almanako Lorenz.

Kontakto redakti

Retpoŝtadreso editora_lorenz che uol.com.br

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Adreso: Rua Francisco Vale, nº 57, 3º andar - Engenheiro Leal - CEP 21.370-171, Rio de Janeiro-RJ
  2. Teksto eltirita el la revuo Brazila Esperantisto, 93a jaro, n-ro 314, feb. 2001. Ĝi publikiĝis okaze de la 25a jariĝo de la Societo.