Kvakerismo

religia movado
(Alidirektita el Societo de Amikoj)

Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.

Kvakerismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
Komenco 1652 vd
Fondinto(j) George Fox vd
Membro de centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Federal Council of Churches vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
George Fox helpis fondi la Religian Societon de Amikoj en 1652. Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 300.000 kvakeroj tra la mondo.
Kovrilpaĝo de Kial mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977

Priskribo redakti

Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas :

  • (a) pli forta akcento de la individua respondeco;
  • (b) la kredo, ke ĉiu homo povas senpere rilati al la dia fonto;
  • (c) la celo reveni al pura kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj.

Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.

Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj principe povas okazi ie ajn kaj iam ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibroceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.

La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu sentas inspiron, li/ŝi povas paroli (mallonge).

Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj kristanaj religiaj kunvenoj, kun pastro, preĝlibro kaj ceremonioj, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.

Organizoj redakti

En Esperanto aperis redakti

  • George Fox de Henry van Etten, 1924
  • La Societo de amikoj (Kvakeroj) kaj ĝiaj esencaj trajtoj de Edward Grubb. Eld. Friends Service Council de la Societo de Amikoj, London, 1931.
 
 Edward Gruber estas verkisto de « Kio estas la Kvakerismo? », de "La Biblio: ĝia karaktero kaj inspiro" , de « La Kristianismo kiel Vivo » k. c. Tiu ĉi broŝuro estas nova propagandilo por la kvakerismo. Ĝi estas interesa por ĉiuj, kiuj sin okupas pri tiaj demandoj. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)
  • Kial mi estas Kvakero; Kvakera Esperantista Societo, 1977
  • La Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler, 1916)
  • La Kvakeroj de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti