Socifilozofiosocia filozofio estas la branĉo de la filozofio kiu temas pri la studado de la socia homa konduto.

Priskribo redakti

Ĝi kunhavas kun la sociologio sian materialan celon, nome la socio, sed, dum la sociologio studas kiaj estas la rilatoj inter la diversaj komunumoj, la socifilozofio direktas sin al sciaro kiaj devas esti tiuj rilatoj por ke reale estu formaligitaj kiel perfekteco por la homo. Krome ĝi kunhavas kun la scienco pri politiko la juran raciecon en la socio por ke ĉio tio estu efika en la praktiko.[1]

La esenco mem de la socifilozofio estas konsistigita de la koncepto de rilato, nome ke la socio estas nur aro de rilatoj libere konstituitaj inter la homoj ekde sia plej frua antikveco. Pro tio, la socifilozofio direktas sin al la studo de la homo kiel libera kaj rilatebla ento, ĉar ties esenca socieblo nepre devenas el la kreivo kunsubstanca al sia naturo. Nur el sia libereco la socifilozofio komprenas la socion kiel determinaĵo de sia propra volo, kaj pro tio ĝi estas respondeco kolektiva de la grupo kiu konstituas ĝin. Ekde la antikveco la filozofio estas komprenata kiel amo al la saĝo, kaj oni povas pridemandi la koncepton de tiu nemateriala esprimivo.

Socifilozofoj redakti

Listo de filozofoj kiuj zorgis, kvankam plej el ili ne ekskluzive, kun socifilozofio:

Notoj redakti

  1. «Definition of SOCIAL PHILOSOPHY». www.merriam-webster.com (en angla). Konsultita la 7an de novembro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoloj redakti