Sociologio de lingvo

Ne kondonfu kun socilingvistiko

Sociologio de lingvo estas la studo de la rilatoj inter lingvo kaj socio.[1] Ĝi proksime rilatas al la kampo de socilingvistiko, kiu fokusas la efikon de socio sur lingvo. Unu el ties plej longa kaj plej produktemaj favorantoj estis Joshua Fishman, kiu estis fonda redaktoro de la International Journal of the Sociology of Languag [en.wikipedia], krom aliaj gravaj kontribuaĵoj. La sociologio de lingvo pristudas la socion en rilato al lingvo, dum socilingvistiko pristudas lingvon en rilato al socio. Por la unua, socio estas la studobjekto, dum por la lasta lingvo estas la studobjekto. Alivorte, socilingvistiko pristudas lingv(aĵ)o kaj kiel ĝi varias surbaze de sociologia fono de la uzanto, kiel sekso, etna deveno kaj sociekonomika klaso.[2] Aliflanke, sociologio de lingvo (ankaŭ konata kiel markosocilingvistiko) pristudas socion kaj kiel lingvo efikas sur ĝi. La baza ideo estas ke lingvo reflektas, inter pluraj aliaj aferoj, sintenojn kiujn parolantoj deziras interŝanĝi aŭ kiuj estas reflektitaj tra la lingva uzo. Ĉi tiuj sintenoj de la parolantoj estas la informo de la sociologo.

Sociologio de lingvo serĉas kompreni la manieron kiel socia dinamiko estas influita de individua kaj grupa lingvouzoj. Laŭ Su-Chiao Chen de la National Taiwan University of Science and Technology, lingvo estas konsiderata esti socia valoro ene de ĉi tiu kampo, kiu faras esplorojn en sociaj grupoj por fenomenoj kiel plurlingveco kaj lingva konflikto.[3] Ĝi rilatas al kiu estas 'rajtigita' uzi kiun lingvon, kun kiu kaj sub kiuj kondiĉoj. Ĝi ankaŭ rilatas al kiel individua aŭ grupa identecoj estas kreitaj pere de la lingvo disponebla pro ilia uzo.

Vidu ankaŭ redakti

Socilingvistiko

Lingvovario

Hipotezo de Sapir-Whorf

Literatursociologio

Antropologia lingvistiko

Lingva antropologio

Interkultura komunikado

Komunikada scienco

Bibliografio redakti

International Journal of the Sociology of Language. Mouton de Gruyter. Eldonisto: Ofelia Garcia Otheguy. ISSN (Print) 0165-2516.

Readings in the Sociology of Language. Fishman, Joshua A. (1968-01-01), Eld. Walter de Gruyter. ISBN 9783110805376.

Referencoj redakti

  1. (en) Joshua A. Fishman The sociology of language: An interdisciplinary social science approach to language in society. 1972, Newbury House. ISBN 978-0-912066-16-5.
  2. (en) "About this website – All About Linguistics Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine".
  3. (en) "Full-Time Staff". National Taiwan University of Science and Technology.