Sodomiaj procesoj de Utreĥto
La sodomiaj procesoj de Utreĥto estis granda serio de persekutoj de samseksemuloj inter 1730 kaj 1731 en la urbo Utreĥto. En tiu urbo okazis pli ol kvardek persekutoj.[1] Poste la ĉasado de "sodomitoj" disvastiĝis al la cetero de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, kie pli ol 300 procesoj okazis, kiuj ofte finiĝis je mortpuno.[1]
Historio
redaktiEn 1730 kaj 1731 la aŭtoritatoj komencis esploron post plendoj de la pedelo de Dom. Kelkaj viroj, inkluzive Zacharias Wilsma, estis arestitaj kaj pridemanditaj. La konfesoj de unu el ĉi tiuj arestitoj montris, ke ankaŭ aliloke en la respubliko ekzistas retoj kaj kunvenebloj por sodomitoj. Sekve okazis ondo de sodomitopersekutoj. En Utreĥto oni kondamnis 18 suspektitojn al mortpuno kaj strangolis ilin. Kelkaj homoj en gravaj pozicioj, kiuj ŝajne jam eksciis, fuĝis antaŭ ol ili povus esti arestitaj.
Bibliografio
redakti- Boon, L.J., 'Dien godlosen hoop van menschen'. Vervolging van homoseksuelen in de Republiek in de jaren dertig van de achttiende eeuw. Amsterdam, De Bataafsche Leeuw, 1997. ISBN 90-6707-442-X
- Meer, Theo van der, Sodoms zaad in Nederland: het ontstaan van homoseksualiteit in de vroegmoderne tijd. Nijmegen, SUN, 1995. ISBN 90-6168-444-7
- Schatkamer Domplein open Nederlands Dagblad, 30 juni, 2010
- Ewoud Sanders. 'Utrechter, Utrechtenaar'. NRC Handelsblad, 11 november 2004.
- Ewoud Sanders: Nogmaals Utrechters en Utrechtenaars, Woordhoek NRC Handelsblad, 18 november 2004
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Noordam, D.J., Riskante relaties: vijf eeuwen homoseksualiteit in Nederland 1233-1733. Hilversum, Verloren, 1995. Ca. p. 229. ISBN 90-6550-513-x