Sodomo kaj Gomoro

(Alidirektita el Sodomo)

Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj, kiuj laŭ la juda kaj kristana Biblio, konkrete en la Genezo 18-19, kaj laŭ la islama Korano estis neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj. Ili situis en la Jordana Rift-Valo sude de la Morta Maro, proksime de la fonto de la rivero Jordano. Nun la urbo Sodomo kutime identiĝas kun la arkeologia loko Tall al-Ḥammām (arabe تل الحمام) en orienta Jordanio. La neniigon de la urboj hodiaŭaj historiistoj ligas al frapo de bolido, aparte hela kaj granda meteoro, ĉirkaŭ la jaro 1650 antaŭ nia erao, aŭ alternative al samepoka tertremo de la rift-valo.

Sodomo kaj Gomoro
biblia loko • biblia rakonto [+]
Koordinatoj31° 12′ 0″ N, 35° 30′ 0″ O (mapo)31.235.5Koordinatoj: 31° 12′ 0″ N, 35° 30′ 0″ O (mapo)

Sodomo kaj Gomoro (Jordanio)
Sodomo kaj Gomoro (Jordanio)
DEC

Map
Sodomo kaj Gomoro
Vikimedia Komunejo:  Sodom and Gomorrah [+]
vdr
Peter Paul Rubens, Sodom

Sodomo, Gomoro kaj la ĉirkaŭaj urboj laŭ la Biblio estis neniigitaj per « sulfuro kaj fajro ». Ekde tiam la nomoj de la du urboj estas sinonimo de nemora peko, kiu gvidas al katastrofa pereo. Ununuraj savintoj estis Lot, nevo de Abrahamo, kun sia familio.

La okazintaĵo pri Sodomo igis estiĝon por vorto sodomio.