Sofia Báthori
BÁTHORI Sofia [batori] somlyói aŭ Báthory Zsófia (naskiĝis en 1629, mortis en Munkács la 14-an de junio 1680) estis edzino de Georgo Rákóczi la 2-a.
Sofia Báthori | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1629 en Șimleu Silvaniei | |
Morto | 14-an de junio 1680 en Palanok Castle | |
Tombo | Košice vd | |
Religio | Kalvinismo • katolikismo vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | |
Familio | ||
Dinastio | Báthory de Somlyó | |
Patro | András Báthory (en) vd | |
Patrino | Anna Zakrzewska (en) vd | |
Edz(in)o | Georgo Rákóczi la 2-a vd | |
Infanoj | Francisko Rákóczi la 1-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero
redaktiSofia Báthori iĝis edzino de Rákóczi en 1643, kiam li estis ankoraŭ kapitano de Várad kaj ŝi konvertiĝis al reformita religio. Post la morto de sia edzo en 1660 ŝi rekonvertiĝis kune kun sia filo Francisko Rákóczi la 1-a al la romia katolika eklezio kaj ŝi retiriĝis al sia bieno en Hungarujo. Samtempe ŝi iĝis adepto de la imperiestro. En siaj bienoj ŝi persekutis la protestantajn predikistojn, poste ankaŭ la servutulojn. Ankaŭ la kolegio de Sárospatak ĉesis agadi. Ŝia filo miksiĝis en 1671 en komploton Wesselényi, sed ŝi savis lian vivon paginte 400 000 Ft kaj enlasinte en siajn fortikaĵojn la germanan gardistaron. Je la fino de sia vivo ŝi falis sub influon de jezuito Imre Kis kaj tiu konduto frontis ŝin ankaŭ kontraŭ sian bofilinon Helena Zrínyi.
Libro
redakti- A háborúságnak szenvedéséről való ének és Harminckettedik psalmus (Ambaŭ en eldono de Áron Szilády: Régi Magy. Költők Tára, IV. Bp., 1883).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon