Sofo (de la araba suffa, ripoz-benko) estas meblo, kiu permesas komfortan sidadon de pli ol unu persono.

Sofo por sidado
Sofo en rokoko-stilo
Sofolito eltirita kaj elfaldita por dormado

Sofo kutime troveblas en salono aŭ ripozejo en hejmo. Sofoj estas faritaj el plej diversaj teksaĵoj kaj ledoj super ligna kadro. Tipa sofo ofertas du ĝis tri sidlokojn kaj havas dorso-apogilon kaj brak-apogilojn ĉe ambaŭ flankoj.

Laŭ Francisko Azorín sofo estas Benko drapigita kun apogdorso k. apogbrakoj.[1] Li indikas etimologion el la araba soffa (benko).[2]

Variaĵoj redakti

Sofoj multe varias laŭ stilo, formo kaj funkcio kaj havas diversajn nomojn laŭ lingvoj kaj kulturoj. Internacie unueca terminaro ne ekzistas. Plej popularaj variaĵoj estas:

  • Kanapo (de franca canapé < latina conopeum < malnovgreka κωνωπεῖον) estas salonmeblo, longa seĝo por pluraj personoj, kun dorsoapogilo kaj remburita sidloko[3] Laŭ Francisko Azorín Kanapo estas Apogseĝo por pluraj personoj.[4] Li indikas etimologion el greka konopeion (lito) kaj de tie la latina canopeum.[5]
  • Divano (de araba dawwana – "skribi", "noti" tra diwan "oficeja ĉambro") estas sofo sen dorsa kaj braka apogiloj kaj sen suba malplena spaco[6] Laŭ Francisko Azorín divano estas Ampleksa, apudmura benko, sen apogdorso, sed kusenkovrita ofte. Litseĝo.[7] Kaj li indikas etimologion el araba divan (kunsido, kunsidejo).[8]
  • Sofolito estas sofo kun eltirebla kesto sub la sidlokoj, kiu enhavas nedaŭran, elfaldeblan liton. Kiel plurfunkcia meblo ĝi dumtage servas al sidado, dumnokte al dormado. Sofolitoj tiel ŝparas spacon kaj estas uzata precipe en malgrandaj apartamentoj.

Sofo origine estis la trono de araba estro kaj ekzistas de la antikva epoko. Dum longa tempo ĝi estis distingita meblo, sed post la industriigo sofo iĝis komunuza meblo de la meza kaj malalta klasoj.

Sofo estas ofte ligita kun la freŭda psikanalizo. Freud origine uzis sofon kiel kuŝejon de la paciento dum hipnoto kaj analizo.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 186.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV 2005, dif. 1. Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 103.
  5. Azorín, samloke.
  6. PIV 2005. 2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
  7. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  8. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti