Sogda lingvo

(Alidirektita el Sogdia lingvo)

La sogda lingvo estas inter la iranaj lingvoj de la antikva epoko. Ĝi estis, kiel montras ĝia nomo, lingvo de la lando konita dum antikveco, ekde la jaro 500, eble 1000 antaŭ nia erao, kiel Sogdio, kies ĉefurbo estis AfrasiabMarakanda, nuntempe Samarkando. Nun tiu regiono estas plejparte en Uzbekio. La ĝis nun konserviĝintaj skribitaj dokumentoj en la sogda lingvo estis skribitaj en la 8-a jarcento p. K. Tiam Sogdio estis potenca reĝlando, kaj la sogda lingvo estis siaspeca lingvafrankao sur la Silka Vojo.

Poste tiu lingvo malaperis, forpuŝita de la persa kaj la tjurkaj lingvoj. Restintaj parolantoj de multe evoluiĝinta sogda lingvo ankoraŭ vivas en Taĝikio — la lingvo de ili parolata estas konata kiel jagnoba, aŭ nov-sogda.

Eksteraj ligiloj redakti