Sokotraj kserofitaroj

La sokotraj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahel-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas tra la insularo de Sokotro kiu estas administrata de Jemeno kaj Somalujo. La ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-regiono sokotr-insula dezerto. Fitogeografie, la sokotraj kserofitaroj estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno. La ekoregiono ankaŭ estas unuflanke parto de la biodiverseco-riĉaĵejo Korno de Afriko, aliflanke signita Mondan Naturheredaĵon de Unesko.

Sokotraj kserofitaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Areo3 796 km² (379 600 ha) [+]

Sokotraj kserofitaroj (Tero)
Sokotraj kserofitaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Sokotra Insularo.

Priskribo redakti

 
Drakarboj de Sokotro.
 
Pejzaĝo en la centro de Sokotro

Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Ĝi okupas 3 800 kvadratajn kilometrojn. La insuloj estas famaj por sia plantodiverseco, inkluzive la Sokotra draceno kaj variado de sukulentoj. Sokotra Insularo ofte estas konsiderata kiel parto de Mezoriento pro la jemena kuratoreco, sed geografie kaj biogeografie ĝi daŭrigas Kornon de Afriko. La superreganta pejzaĝo de Sokotro estas vasta altebenaĵo de kretacea kalkoŝtono averaĝigante altitudojn de 300 ĝis 700 metroj.

Flaŭro redakti

La marbordaj ebenaĵoj kaj malaltaj landinternaj montetoj estas kovritaj je maldensaj deciduaj arbustaroj superregataj de la endemia Croton socotranus kaj dissemitaj arboj de Euphorbia arbuscula, Dendrosicyos socotranus, kaj Ziziphus spina-christi. Gresoj kaj herboj disvolviĝas post sufiĉa pluvo. La plej disvastigita vegetaĵara tipo estas karakteriza specioriĉa maldensa arbustaro trovita je la marbordaj montetoj ĉe la piedoj de la montoj, kaj je la kalkaj talusoj. Du endemiaj plantoj, Croton socotrans kaj Jatropha unicostata, estas la ĉefaj ĉeestantaj arbustoj kiuj pleje abundas en Sokotro. Sukulentaj arboj, kiel Euphorbia arbuscula, Dracaena socotranus, kaj Adenium obesum spp. Socotranum kaj altkreskantaj arboj, kiaj Boswellia spp., Sterculia africana var. Socotrana, kaj Commiphora spp. ankaŭ ĉeestas [1] .

Endemiismoj redakti

850 plantospecioj vegetas en Sokotra Insularo el kiuj proksimume 230 ĝis 260 (28 ĝis 32 %) estas endemiaj. Ankaŭ ekzistas dek endemiaj genroj : Ankalanthus, Ballochia, Trichocalyx, Duvaliandra, Socotranthus, Haya, Lachnocapsa, Dendrosicyos, Placoda, kaj Nirarathamnos; kaj unu preskaŭ endemia plantofamilio (Dirachmaceae). Iuj el la plantoj de Sokotro reprezentas la lastajn postvivantajn membrojn de sia genro.

Estas nur sep tersupraĵaj mamuloj, la plimulto da ili estas enkondukita, kvankam unu kiroptero (Rhinopoma spp.) kaj unu soriko (Suncus sp.) eble estas endemiaj. El la 178 konataj birdospecioj, ses estas endemiaj : Cisticola haesitatus, Cisticola incanus, Emberiza socotrana, Nectarinia balfouri, sokotra sturno (Onychognathus frater), sokotra pasero (Passer insularis) [2].

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La ĉefaj minacoj estas la kreskado de turismo kaj la industriiĝo. Kaŭze de habitatofragmentado kaj detruo, pluraj endemiaj plantospecioj estas endanĝerigitaj.

La origina klimaksa vegetaĵaro estas ŝanĝita per kombinado de paŝtiĝado kaj hakado por brulligno. Tamen, relative freŝdataj studaĵoj [3] indikas ke la vegetaĵaro ankoraŭ troviĝas en sufiĉe bona situacio.

Referencoj redakti

  1. Davis kaj al. 1994
  2. Stattersfield et al. 1998
  3. Davis et al. 1994

Bibliografio redakti

  • angle Davis, S.D., V.H.Heywood, and A.C.Hamilton (eds.) 1994 : Centres of plant diversity. Vol 1 : Europe, Africa, Southwest Asia and the Middle East. World Fund for Nature and IUCN, Oxford, UK. 354 pp.
  • angle Mies, B.A., and F.E.Beyhl 1998 : Vegetation ecology of Soqotra. Pp. 35-82 in : H.J. Dumont (ed.) Proceedings of the first international symposium on Soqotra Island : present and future, Aden 1996. Soqotra Technical Series, Volume 1. UNDP, NY, USA.
  • angle Stattersfield, A.J., M.J. Crosby, A.J. Long, and D.C. Wege, 1998 : Endemic Bird Areas of the World. Priorities for Biodiversity Conservation. BirdLife Conservation Series, No. 7. BirdLife International, Cambridge, UK. 846 pp.
  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Nothwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj   Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Ĉado,   Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto   Eritreo,   Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo,   Etiopio,   Ĝibutio,   Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj   Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj   Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj   Jemeno,   Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj redakti