Sola scriptura

(Alidirektita el Sola Scriptura)

Religio > Kristanismo > Protestantismo > Sola Scriptura


Sola scriptura ("sole per la skriboj" en la latina) estas grava protestanta doktrino, kiu diras, ke la Biblio estas la sola fonto de religia vero kaj ne la instruo de papoj, konciliojeklezia tradicio. La Biblio estas la tute sufiĉa manlibro de Dio donita al homo, tial ni ne bezonas eklezion por doktrino aŭ aŭtoritata interpreto. La Spirito Sankta gvidas la sinceran kaj preĝeman kredanton al la prava interpreto.

La doktrino naskiĝis en la lukto de Lutero kontraŭ la korupta Eklezio.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, ni bezonas la eklezion por la ĝusta interpreto de la Biblio. Ni ankaŭ bezonas la eklezion, ĉar ĝi ankaŭ ricevis kaj disvolvis ekster-bibliajn doktrinojn.

Kvankam protestantaj eklezioj sincere kredas al sola scriptura, la praktiko ne estas severa: kontraŭ la ŝajna signifo de la Biblio, protestantismo plejparte:

  • diservas je dimanĉo, ne sabato
  • ne baptas la mortintojn
  • ne permesas poligamion
  • ne toleras sklavigon (de post la 19-a jarcento)
  • toleras uzuron
  • toleras eksedziĝon
  • ne rigardas la vinon kaj panon de komunio kiel la realan korpon de Jesuo Kristo, nur kiel simbolojn

Kaj ĉiu protestanta eklezio havas sian tradician interpreton de la Biblio.

La ĉefa rebato kontraŭ sola scriptura estas, ke la fonto de la doktrino venas de ekster la Biblio.

La principo "sola scriptura" estas unu el la "kvin solaĵoj" de protestantismo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.