Solanum pseudolulo
Solanum pseudolulo aŭ pseŭdolulo estas subtropika multjara planto de nordokcidenta Sudameriko. La pseŭdolulo estas granda herba planto kun korformaj folioj. La planto estas konata en sia hejmlando ankaŭ laŭ la nomo luluo de perro. Kvankam ĝi havas manĝeblajn fruktojn, ĝi multobliĝas kiel herba specio en mezaj altecoj de Kolombio kaj Ekvadoro. La frukto estas rigardata kompare kun la vera luluo kiel malplivalora. Male al la luluo, la pseŭdoluluo bezonas pli sunĝuajn kreskejojn.
pseŭdolulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
malgranda semplanto , kelkaj monatoj aĝaj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Solanum pseudolulo HEISLER | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La frukto estas granda bero, kiu estas en nematura stato verda kaj poste flava aŭ flave oranĝa. La oranĝkolora aŭ flava fruktokarno enhavas malgrandajn semojn. La specio valoras esti esplorata kiel agrikultura fruktoplanto.
Taksologio redakti
Ene de la genro Solanum la specio Solanum pseudolulo estas parto de la grupo „Leptostemonum”. Ene de tiu grupo S. pseudolulo apartenas al la „Lasiocarpa“-grupo. Aliaj specioj de tiu grupo estas: Solanum candidum, Solanum hyporhodium, Solanum lasiocarpum, Solanum felinum, Solanum quitoense, Solanum repandum kaj Solanum vestissimum. Kelkaj de tiu specioj havas pikilojn kaj tre similan foliformon; multaj havas manĝeblajn fruktojn; hibridoj inter la specioj eblas.