Solaris (romano)

sciencfikcia romano de la pola aŭtoro Stanisław Lem
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romano de Stanisław Lem. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Solaris.

Solaris estas romano de la pola verkisto Stanisław Lem, tradukita en multajn lingvojn, kiun oni trovas klasikaĵo de sciencfikcio. Por la unua fojo ĝi estis publikigita en 1961 de la Eldonejo de la Ministerio pri Nacia Defendo de Pollando. La verko estas rakonto pri malsukcesa kontakto de la homaro kun fremda intelekto.

Solaris
Solaris
Kelkaj eldonoj de Solaris (de supre): pola, rusa, angla, germana, itala, hispana, hungara, turka, bulgara, finna kaj ĉeĥa.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1961
Ĝenro psikologia romanomalmola sciencfikcio • planeda kosma opero • sciencfikcio • filozofia fikcio • metaphysical science fiction
Loko de rakonto Solaris
vdr
Arta vizio de malsimetriado el la romano Solaris
La ruĝa kaj blua sunoj super la surfaco de Solaris

La romano estas la plej fama verko de Lem kaj en Pollando, kaj eksterlande[1]. Lia tutmonda famo komenciĝis per ĝi[2]. La aŭtoro sukcesis krei la plej originalan vizion de eksterterano en la historio de sciencfikcio[3]. Problemoj, kiujn tuŝas la romano, estas: la nekapablo kompreni la Universon, la senpoveco de la scienco fronte al ekstertera vivoformo kaj la fortomanko de homo, kiu ekster sia planedo ne povas liberigi sin de la balasto de surteraj memoroj kaj pikoj de konscienco.

La romano eldonita antaŭ 60 jaroj estis revolucia por la sciencfikcio. Ĝi prezentis la plej originalan bildon de eksterterulo, tiel fremda por nia civilizacio, ke verŝajne neniel komprenebla. Lem vortigas la motivon, kiun poste li plurfoje uzos en siaj beletraĵoj: siaspecan fatalon de la homa raso, fizike kaj mense limigita, kaj rezulte nekapabla atingi la ĉiaman celon – kompreni aŭ konkeri la mondon.

Laŭ Boris Strugackij la romano de Lem apartenas al dek plej bonaj verkoj de la literatura ĝenro kaj plej forte – rekte aŭ nerekte – influis la mondan sciencfikcion de la 20-a jarcento ĝenerale kaj precipe la rusan sciencfikcion[4].

Historio kaj la unua eldono redakti

Fine de la 1950-aj jaroj Stanisław Lem estis jam fama aŭtoro de sciencfikcio. Per Solaris li komencis distanciĝi de utopia etoso de siaj pli fruaj verkoj kaj ĉiam pli okupiĝi pri malmola sciencfikcio.

La plejparto de la libro estis verkita en proksimume ses semajnoj en junio 1959, kiam Lem troviĝis en Zakopane. Unu jaron poste la verkisto revenis al la romano kaj finis la lastan ĉapitron. Poste Lem ne povis klare indiki en kiu li paŭzis kaj poste daŭrigis la verkadon[5].

Intrigo redakti

Cent kelkdek jarojn antaŭ la romano-intrigo oni malkovris la titolan planedon de du-stela sistemo, kies orbito estas nenature stabila. La ĉefa rolulo – psikologo Kris Kelvin – alvenas de la Tero al esplorstacio ŝvebanta super citoplasma oceano kovranta la planedon Solaris. Ĉi tiu oceano ŝajnas esti ia formo de inteligenteco kun la mirinda kapablo modifi la kaosan orbitan movon de la planedo ene de sia duuma stela sistemo. La surfacon kovras oceano, kiu kapablas konstrui plej diversajn, gigantajn, efemerajn, malfacile klaseblajn kreaĵojn. De multaj jaroj homoj ne povis kompreni la misteran naturon de la oceano; ĉiuj provoj de kontakto estis malsukcesaj. Sciencistoj restantaj en la esplorstacio en la momento, kiam Kelvin alvenas (Snaut kaj Sartorius) kondutas nenature, ilia mensa stato similas al ioma frenezo. La estro de la stacio – Gibarian – sinmortigis kelkajn horojn antaŭ la alveno de la psikologo. Baldaŭ en misteraj cirkonstancoj aperas la edzino de Kelvin, Harey, kiu iam mortigis sin, pri kio la ĉefrolulo sentas sin respondeca. Li faras drastajn provojn liberigi sin de la neinvitita "gasto". La estaĵo tamen revenas, kio pruvas al li (kiel antaŭe al aliaj loĝantoj de la stacio), ke liaj agoj estas krimaj – la kopio de la edzino mense ne diferencas de homo. Kvankam li scias, ke la estaĵo simila al la antaŭe mortinta virino ne vere estas ŝi, iom post iom li komencas akcepti kaj ami ŝin.

La disĉiploj de la nova scienco, solaristiko, provante kompreni kaj science difini la naturon de Solaris, formulas foje ridindajn, foje verŝajnajn, sed neniam pruvitajn teoriojn, kiuj amase okupas la bibliotekojn. Montriĝas, ke la oceano materiigas memorojn de la esploristoj en la formo de neŭtrinaj, nedetrueblaj kreaĵoj. La ĉeesto de ĉi tiuj fantomoj (tiel nomataj gastoj), ĉerpitaj el la subkonsciaj rememoroj, montriĝas neeltenebla psika turmento por la homoj. La ĉefroluloj provas determini ĉu ĝi estas formo de eksperimento, kiun la oceano faras super la esploristoj, ne tute konscia aktiveco aŭ nekutima provo de kontakto – respondo al pli frua ekspozicio de la oceano al malmolaj iks-radioj. La sciencistoj decidas fari alian kontakt-provon: ili sendas encefalogramon de Kelvin en la profundon de la oceano por transdoni lian mensan staton al la supozata ricevanto.

Granda parto de la libro estas dediĉita al la historio de pli fruaj esploroj de Solaris, kiujn la ĉefrolulo ekkonas dum foliumado de la kolektoj de la biblioteko situanta en la stacio. El ĉi tiu esplorado debranĉiĝis eĉ aparta scienco – solaristiko. El legado de solaristika literaturo, Kris Kelvin ekkonas priskribon de diversaj fenomenoj okazantaj sur la oceano (mimoidoj, simetriadoj) kaj la provojn science klarigi la naturon de la stranga substanco[1].

Roluloj redakti

  • La ĉefrolulo, d-ro Kris Kelvin, estas psikologo, kiu alvenas de la Tero al la Stacio de Solaris sendita por esplori la lokan situacion kaj kompreni tion kio tie okazis. Antaŭe li estis la kunulo de Harey, kiu mortigis sin, kiam li decidis ŝin forlasi.
  • Snaut estas la unua persono, kiun Kelvin renkontas en la Stacio. Lia gasto ne estas konata.
  • Gibarian, kiu estis universitata instruisto de Kelvin, mortigis sin kelkajn horojn antaŭ ol Kelvin alvenis la Stacion. La gasto de Gibarian estis giganta nigrulino, kiu dufoje aperas antaŭ Kelvin: unue promenanta en koridoro, nelonge post lia alveno, kaj due kiam li esploras la kadavron de Gibarian. Ŝi aŭ ne konscias pri la ĉeesto de aliaj homoj, aŭ decidas neglekti ilin.
  • La lasta laboranto en la stacio, kiun renkontas Kelvin, estas Sartorius, la malplej amikiĝema membro de la skipo. Li aperas nur intermite kaj suspektas pri la aliaj ŝipanoj. Kelvino ekvidas pajlan ĉapelon, kiu eble apartenas al la gasto de Sartorius.
  • Harey, kiu mortigis sin per venena injekto post kverelo kun Kelvin, revenas kiel lia gasto. Venkita de kontraŭaj emocioj post renkonto de ŝi en la Stacio, Kelvin konvinkas ŝin eniri raketon, kiun li forsendas al ĉirkaŭsolarisa orbito por liberigi sin de ŝi. Ŝia sorto estas nekonata de la aliaj sciencistoj. Harey baldaŭ reaperas, sed kun neniu rememoro pri la raketa incidento[1].

Kritiko kaj interpretoj redakti

Laŭlonge de la romano estas kaŝa kritiko de scienca esplorado kaj ĝiaj limoj, menciante kaj la historion de Solaris-esplorado kaj la kompleksan klasifikon de ŝablonoj ene de Solaris. La romano montras la senton, ke la stelo evitas difinon, aŭ almenaŭ komplikiĝas sur nivelo ne komprenebla de homoj, Kaj fakte konsistigas "spegulon" al la ekzistantaj perceptoj de la kleruloj, simile al la "gastoj", kiuj povas esti komprenataj, almenaŭ en la kazo de Kalvino, kiel enkarniĝoj de la freŭda nekonscio.

La libro estas konstruita en siaj fruaj partoj kiel norma sciencfikcia kaj mistera libro, sed en frua stadio ŝanĝiĝas al ĉiam pli filozofia stilo. Estas interese noti ĉi tiun fakton laŭ la kritiko de la verkisto al usona sciencfikcio.

En intervjuo Lem diris, ke la romano ĉiam estis alloga predo por kritikistoj, kun vasta gamo de interpretoj dirantaj, ke la libro temas pri freŭdismo, kritiko de la unua kontakto kaj koloniismo[6] aŭ eĉ kontraŭkomunismo: ĉi-lasta diras, ke la oceano reprezentas Sovetunion kaj la homoj sur la Stacio reprezentas la satelitajn landojn de centra kaj orienta Eŭropo. Lem kritikis absurda la librokovrilon de la eldono el 1976, sur kiu estis skribite, ke la romano esprimas la humanismajn kredojn de la aŭtoro pri altaj moralaj kvalitoj de la homaro.[7] Lem rimarkis, ke la kritikisto, kiu deklaris la romanon freŭdisma, efektive fuŝis, bazante sian psikanalizon sur dialogo el la angla traduko, dum lia diagnozo malsukcesus, se li pritraktus la lingvaĵon el la originala pola teksto.[8].

Adaptaĵoj redakti

Sonaj redakti

Sonlibroj redakti

Teatraĵoj redakti

  • 2009: pola spektaklo Solaris. Raport, TR Warszawa, Pollando.[20][21]
  • Brita teatraĵo Solaris de Dimitry Devdariani (Londono, Britio, 2012).[22]
  • La velocidad del zoom del horizonte, teatraĵo el 2014 verkita de David Gaitán kaj reĝisorita de Martín Acosta, prezentita en Meksikurbo, estis malstrikte bazita sur la romano.[23]
  • En 2018 la Teatro de Magdeburgo, Germanio prezentis adaptaĵon de Tim Staffel reĝisoritan de Lucie Berelowitsch[24][25]
  • 2019: Solaris, teatraĵo prezentita en Malthouse Theatre, produktita kaj adaptita de David Greig, kunlabore kun Royal Lyceum Theatre en Edinburgo, ludata en Edinburgo de septembro-oktobro 2019 [26] kaj en London's Lyric Hammersmith en oktobro-novembro 2019.[27] La ĉefrolulo estis virino, kaj la skipo de la Stacio estis genre egaligita.[28]

Operoj redakti

Filmoj redakti

Solaris estis filmita tri fojojn:

  • Solaris1968, Sovetio, reĝ. Boris Nirenburg. Televida teatraĵo fidela al la romano, pli koncentriĝas pri la planedo ol pri la interhomaj rilatoj.
  • Solaris1972, Sovetio, reĝ. Andrej Tarkovskij. La filmo nefidele sekvas la intrigon de la romano, emfazas la interhomajn rilatojn kaj ne tuŝas astrobiologiajn teoriojn de Lem. En la filmo videblas la surtera vivo de Kris Kelvin antaŭ la vojaĝo al la planedo, kion la libro ne tuŝas. La filmo estis premiita per Gran Prix en la Festivalo de Cannes en 1972.
  • Solaris2002, Usono, reĝ. Steven Soderbergh kun la ĉefa rolo de George Clooney, produktita deJames Cameron. Ankaŭ ĉi tiu filmo koncentriĝas pri la interhomaj rilatoj kaj flankenlasa sciencajn kaj filozofiajn temojn.

Stanisław Lem opiniis, ke neniu filma versio de lia romano bildigas la eksterordinaran fizikan kaj psikologian aliecon de la oceano sur Solaris. Pri la usona filmo de Soderbergh Lem, ne spektinte la filmon, skribis:

 
 Laŭ mia konvinko kaj scio, la libro tamen ne estas dediĉita al erotikaj problemoj de la homoj en la kosma spaco... Se Solaris devus temi pri amrilato inter viro kaj virino, ne gravas, ĉu en la kosmo, ĉu sur la Tero, ĝi ne havus tiun titolon, kiun ĝi havas! Usonigita literatursciencisto hungara Istvan Csicsery-Ronay donis jenan titolon al analizo de ĝi: La libro estas la Aliulo. Kaj efektive, en Solaris mi provis prezenti la problemon de renkontiĝo en la kosmo de iu alia vivulo aŭ kreaĵo, ia estaĵo, kiu tamen estus nek homa, nek humanoida... 
— Stanisław Lem, Lem pri la adaptaĵo de Soderbergh[30]

Tradukoj redakti

Krom pli ol 20 eldonoj en la pola[31] la libro estis eldonita en la lingvoj albana, angla, araba, armena, azerbajĝana, belorusa, bulgara, dana, ĉeĥa, ĉina, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, kartvela, kataluna, korea, kroata, latva, litova, makedona, moldava (rumana cirila), nederlanda, norvega, persa, portugala, rumana, rusa, serba, serbokroata, slovaka, slovena, sveda, turka, ukraina kaj vjetnama[32][33].

La 12-an de septembro 2021 Bjalistoka Esperanto-Societo eldonis Esperanto-tradukon de la romano. La tekston esperantigis Przemysław Wierzbowski[34][35][36].

Piednotoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Priskribo de la romano en la oficiala retejo
  2. Jerzy Jastrzębski: Stanisław Lem – Lustro. Stanisław Lem 1921-2006
  3. Antoni Smuszkiewicz: Stanisław Lem. 1995, Dom Wydawniczy Rebis, Poznań, pp. 55, 58
  4. Борис Стругацкий: «ЗОЛОТАЯ ДЕСЯТКА» ФАНТАСТИКИ»
  5. [https://web.archive.org/web/20071029075316/http://stanislawlem.ru/articles/vsolaris.shtml Войцех Кайтох: «Вступление к роману Станислава Лема „Солярис“»
  6. Ann Weinstone: Resisting Monsters: Notes on "Solaris"
  7. Demandoj pri Lem
  8. [https://solaris.lem.pl/ksiazki/beletrystyka/solaris/29-komentarz-solaris Komento de Lem pri Solaris
  9. Solaris, 1963, Encyklopedia Teatru Polskiego
  10. [1], 1975, Encyklopedia Teatru Polskiego
  11. Solaris: The Classic Serial
  12. Лем Станислав - Радиоспектакль Солярис
  13. Solaris – Stanisław Lem en Ninateka
  14. Sonlibro Solaris ĉe czytam.pl
  15. Alison Flood: First ever direct English translation of Solaris published. The Guardian, la 15-an de junio 2011
  16. Solaris: The Definitive Edition audiobook
  17. Stanisław Lem: Solaris (eldono por Kindle). Trad. Bill Johnston. Amazon.com, la 22-an de nov. 2014[rompita ligilo]
  18. https://pages.audioteka.com/pl/solaris/
  19. Solaris – superprodukcja ĉe Audioteka
  20. "Solaris.Raport". Arkivita el la originalo je 2020-01-06. Alirita 2021-03-12.
  21. "Ofiary umowności", Agnieszka Rataj, Życie Warszawy, la 4-an de oktobro 2009
  22. Dimitry Devdariani: Solaris Play, 2021. Arkivita el la originalo je 2018-09-26. Alirita 2021-03-12.
  23. La tuta teatraĵo de Gaitán ĉe Youtube.
  24. SOLARIS von Stanisław Lem – Bühnenfassung von Tim Staffel[rompita ligilo]
  25. "Science Fiction ohne Schnickschnack"
  26. Solaris - Royal Lyceum Theatre. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2021-03-12.
  27. Solaris - Malthouse Theatre
  28. "Solaris review – love and loneliness collide in best take yet on sci-fi classic, The Guardian, la 15-an de septembro 2019
  29. "Stefano Tempia: Incursioni contemporanee, Omaggio a Berio e Correggia, 16-17 giugno 2013 Torino" Arkivigite je 2018-09-14 per la retarkivo Wayback Machine, News Spectaccolo, la 14-an de junio 2013
  30. Lem o adaptacji Soderbergha
  31. Listo ĉe la oficiala retejo de Lem (finiĝas ĉe la jaro 2004).
  32. Galerio de kovriloj ĉe la retejo Rok Lema Arkivigite je 2021-06-12 per la retarkivo Wayback Machine.
  33. Listo de eldonoj en Lemopedia
  34. „Solaris” – prezento de nova Esperanto-traduko en Eventa Servo
  35. Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto
  36. Libera Folio: Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto

Bibliografio redakti

  1. Antoni Smuszkiewicz: Stanisław Lem. Poznań: Dom Wydawniczy Rebis, 1995, s. 55-60, seria: Czytani dzisiaj. (ISBN 83-7120-184-2).

Eksteraj ligoj redakti