Soleckij (distrikto)

La distrikto de SolciSoleckij distrikto (ruse Солецкий район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Solci.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 13183 homoj.[2]

distrikto de Solci
ruse: Солецкий район
distrikto de la Novgoroda provinco
La rivero Ŝelonj en la urbo Solci
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Solci
Areo 1 422,91 km² (142 291 ha)
Loĝantaro 13 183 (2020)
Denseco 9,26 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81655x-xx-xx
OKATO 49 238 000 000
La distrikto de Solci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Solci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Solci sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Soletsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Priskribo redakti

La distrikto de Solci situas okcidente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1422,91 km².[3]

Sude kaj okcidente ĝi najbaras kun la Pskova provinco, norde kaj oriente – kun la distrikto de Ŝimsk, sud-oriente – kun la distrikto de Volot.[1]

La plej granda rivero de la distrikto estas Ŝelonj.

Ĉe la rivero Ŝelonj la 14-an de julio 1471 en la nuntempa distrikto de Solci okazis la Batalo ĉe Ŝelonj inter Novgoroda Respubliko kaj Moskva Grandprinclando. En tiu batalo la novgorodanoj estis tute frakasitaj. La sekvon de la batalo estis la anekso de Novgorodo fare de Moskvo.[1]

Ĉe la flago kaj la blazono de la distrikto de Solci ĉeestas samtempe urso (la simbolo de Novgorodo) kaj leopardo (la simbolo de Pskovo), rigardantaj unu la alian kun glavoj en la manoj. La blazono kaj la flago de la distrikto en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numerojn 6931 kaj 9361 respektive.[4][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Солецкий район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-06.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-06.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Герб Солецкого района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-06.
  5. Флаг Солецкого района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-06.