Solena veturo de aŭtomobilaj veteranoj (Mladá Boleslav)

La solena veturo de aǔtomobilaj veteranoj okaze de la festo de sankta Venceslavo okazas ĉiujare la 28-an de septembro en Mladá Boleslav.

Mladá Boleslav estas ĝenerale akceptata kiel „urbo de aǔtomobiloj“. La tradicio estas pli ol centjara – la unua aǔtomobilo forlasis la fabrikan metiejon Laurin&Klement – antaǔulon de nuna „Škoda“ – en la jaro 1905. De la jaro 2003 furoras ĉi tie tiu ĉi aranĝo kaj allogas milojn da spektantoj kaj kameraoj. Ĉiam je la 28-a de septembro, kiam oni festas ŝtatan festotagon de la patrono de nia lando – sankta Venceslao - traveturas urbon kelkaj dekoj da malnovaj aǔtomobiloj. Ĉeno de diversmarkaj aǔtomobiloj finiĝas per malnovaj motorcikloj – ja fabrikado de motorcikloj kaj bicikloj estis komenco de la aǔtomobila tradicio en la urbo.

Post parada veturado la aǔtomobiloj haltas en la Parko „Výstaviště“, kie oni povas la veteranojn detale rigardi. Ĉi tie estas ankaŭ riĉa programo. Se oni venos je la 28-a septembro, oni certe ĝuos la etoson.